Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Eblas SENDI KOMENTARION aŭ aboni la semajnan selekton tra la redakcia adreso.


HeKo 506 8-B, 21 maj 12: Georgi Mihalkov 60-jara

Hieraŭ c-ano Georgi Mihalkov en Sofio fariĝis 60-jara. Verkisto, recenzisto kaj publicisto, konata sub la pseŭdonimo Julian Modest; membro (kaj revizoro) de Esperanta PEN-Centro, redakciano de LF, Lingva Komitatano. 

Denaska esperantisto, post sia studado en Budapeŝto Georgi Mihalkov estis dungita kiel redakcia kunlaboranto en "Hungara Vivo". Li ankaŭ laboris en la Fremdlingva Biblioteko, kaj aktivis en la Esperanto-fako de ELTE-universitato (al unu el ĝiaj studentinoj li edziĝis).

Reveninte al Bulgario li oficis kiel redaktoro de la libroj eldonitaj de Bulgara Esperanto-Asocio. Post 1990 li estis estrarano kaj prezidanto de BEA, nun li estas estrarano de BEA kaj ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara Esperantisto". Dum la lasta jardeko li estas ankaŭ tre aktiva prozisto en la bulgara.

...

Legu pli


HeKo 506 7-B, 20 maj 12: Sobraj respondoj al malsobra komentario

Artikolo de "La balta ondo" (serioza retgazeto ĉefredaktata de A. Korĵenkov), raportanta pri la premio "La Verko de la Jaro 2011", kaŭzis la sekvan komentarion de Andy Künzli, ministro de la Desperanta Respubliko (gramatika eraro en lia originalo):

"Ha, ĉu mi ridu? Kio estas tiu “Verko de la Jaro”? Ĉu oni povas pruvi ĝian kvaliton, ĝian valoron? Maĝarova sonas ke silfera koterio. Kiel en la kazo de la “E-isto de la jaro”, ankaŭ la “Verko de la jaro” estas la elekto de iu koterio, ĉifoje tiu de Literatura Foiro kaj de la Civito. Por mi tio havas nenian signifon."

...

Legu pli


HeKo 506 6-B, 19 maj 12: La programo de Abritus 2012 en Razgrado

Programo de la Internacia Krea Esperanto-Renkontiĝo "Abritus" en Razgrado (Bulgario)

8 junio 2012
18h30: en kafejo "Esperanto": Amika vespero.

9 junio 2012
10h30: vizito de la historiaj vidindaĵoj en la urbo. Starto de la Esperanto-Domo ĉe strato Sveti Kliment 36.
15h00, en la urba biblioteko "Prof. Bojan Penev": anonco de la rezultoj de la internacia literaturа konkurso pri poezio kaj humurajĥoj EKRA-2012 (sub la auspicio de la revuo "Literatura Foiro"), enmanigo de diplomoj al la ekzameniĝintoj pri esperanto, prezento de la "Fiziko-geografia terminaro" de c-ano Hasan Jakub Hasan.
19h00, en restoracio "Dias": amuza vespero.

...

Legu pli


HeKo 506 5-B, 18 maj 12: 44a Internacia PEN-Konferenco en Bledo

La 44a Internacia PEN-Konferenco, organizata kiel kutime de la Slovena Centro, ekis hieraŭ en Bledo, kun la reprezento de dudek kvin centroj. La gravan eventon funebre vualas la trista novaĵo de la forpaso de Thomas von Vegesack, prezidinto de la Komitato por Verkistoj en Prizono. 

Ĉe la inaŭguro, kiun nia delegito ne povis partopreni, la prezidanto de la Verkista Pac-Komitato, Edvard Kovaĉ, pozitive menciis lian mildan proteston pro la indiko "naciaj centroj": "Pravas mia amiko Giorgio Silfer: efektive ni ne reprezentas ŝtatojn aŭ etnojn, ni reprezentas literaturojn, interalie per centroj teritorie ne difineblaj kiel naciaj, ekzemple tiu de Triesto".

...

Legu pli


HeKo 506 4-A, 17 maj 12: Iu fiaskas libere, alia (figo)folie

La plej amata ĉevaleto (ho, povra poneo!) de s-ro Kalle Kniivilä estas raporti pri ĉies fiaskoj kaj paneoj. Escepte de tiuj el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.

Tipa ekzemplo estas la laboro de Flávio Rebello, kiu en Brazilo lanĉis la portalon "Ĝangalo" kaj poste la unuan interretan televizion. "Libera Folio" aplikis al li la agresan skemon, kiun ĝi uzas en tiaj kazoj. Ĝi kombinas falsan ekvilibron, per pseŭdointervjuo kun la koncernato, al (ne)rekta akuzado pri trompo kaj ŝtelo, pasante tra dubigo pri la kvalito de la servo. Sufiĉas relegi atente la koncernajn artikolojn, por retrovi la saman kampanjon kontraŭ Kosmo kaj specife Francesco Maurelli.

...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito