La Kapitulo jam plenumis parton de la Parlamentaj decidoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito, kunsidinta hieraŭ en Ĉaŭdefono (duono en fizika alesto, la ceteraj telematike) raportis al la Konsulino pri la plenumo de la lastaj Parlamentaj decidoj: en la fokuso la atribuo de taskoj, la aktiveco de la ĵus kreitaj komisionoj, la subsidueco de la kongresa buroo, la financaj novaĵoj.