Premieris "Asertas Pereira" dum NAKSE en Toso-de-Maro
D-inoj Perla Martinelli (tradukinto) kaj Maria José De Lancastre (vidvino de la aŭtoro) prezentis hodiaŭ la esperantigitan romanon “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi.
D-inoj Perla Martinelli (tradukinto) kaj Maria José De Lancastre (vidvino de la aŭtoro) prezentis hodiaŭ la esperantigitan romanon “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi.
Ĉi-aŭtune eblos atingi la Majstran diplomon pri esperanto (nivelo C2 laŭ KEFR — Komuna Eŭropa Framo de Referenco). La koncerna lingvotestado okazos oktobre en Toso-de-Maro dum la NaturAmika KulturSemajno: organizita de Kultura Centro Esperantista, ĝi estos komplete en realo.
En la nomo de la revuo Literatura Foiro kaj mia persone mi adresas ĉi tiun saluton okaze de la hodiaŭa omaĝo ĉe Universitato Eötvös Loránd je la centa datreveno de la naskiĝo de d-ro István Szerdahelyi.
Kultura Esperanto-Asocio (KEA) estas societo alternativa al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Ĝia fondinto kaj ĉiama prezidanto nomiĝas László Szilvási. S-ro Szilvási longe konfliktis kun HEA pro financa problemo. Jam pli frue li estis deklarita “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito. Pri li nun aperis la suba informo, fare de familio Wacha-Schiller.
PEN Internacia ne kongresos dum krozado sur la Mediteraneo, pro motivoj de sekureco. La definitiva respondo koincidas kun la decido kongresi venontjare en Pollando.
Sekve de pli frua decido de la Asembleo de la Esperanta PEN, krozado tamen okazus en oktobro 2025 aŭ 2026, se Esperanta Naturamikaro konsentus paŭzi rilate al NAKSE dum la koncerna jaro.
Emilio Albuzzi (1933[2001]-2023) reprezentis Italan Interlingvistikan Centron en Karolovaro dum SAT-kongreso 1999, kiam la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito aprobis la malneton de la Konstitucio, promulgota en Sabloneto 2 junio 2001, post dujara konsultado.
La civitanaro voĉdonos ĝis 15 decembro 2024, fizike aŭ perkoresponde, ĉe la adreso de la koncerna balotejo, anoncota en la speciala numero de “Heroldo de Esperanto”, laŭ la rezida areo. Kiu dezirus voĉdoni en alia balotejo, pro momenta restado en alia lando, tiu devos anonci sin ĉe la Registra Instanco antaŭ 30 novembro 2024.
Ĉu eblas ĉerpi inspiron el “Dekamerono” kaj transformi ĝin al ĝisfunda denunco kontraŭ diktaturo, ŝutante al ĝi la oran polvon de poezia lingvaĵo? Tion sukcesis turka verkisto el kurda deveno, nuna prezidanto de PEN Internacia: Burhan Sönmez.
Afrika Esperanto-Instituto anoncas la dekan Afrikan Esperantologian Staĝon, okazontan en Bujumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo dum du longaj semajnfinoj en decembro 2024: 6a-8a kaj 13a-15a. La celo de la deka AfrES estas formadi organizantojn de kongresoj, konferencoj, simpozioj. Pri la programo kunlaboras la Kongresa Buroo de la Esperanta Civito.
Hieraŭ disvolviĝis la unua Verda Ĵaŭdo de oktobro 2024 ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Unuafoje ĝi estis partoprenebla ankaŭ per skajpo: tion profitis verkistino, Laure Patas d’Illiers el Parizo, ĉar oni babile raportis pri la lasta mondkongreso de PEN Internacia.
Interesa historia kaj aktuala prelego trafis kunvenon de la Londona Esperanto-Klubo (LEK) 27 septembro 2024, pri la origino kaj evoluo de PEN Internacia kaj la proksima rilato de ĝiaj pacemaj celoj, ekde la fondo en 1921, ĝis la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, 10 septembro 1993, kiam la Esperanta PEN fariĝis membro de Internacia PEN.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista informas ke KCE havas nenian responson pri Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale, fako de la urba biblioteko de Ĉaŭdefono.