Esperanta Civito

Esperantio kaj la krizo de la financa sistemo

Dum la ekonomiaj potencoj de la terglobo diskutas en Pitsburgo pri la strategio por preventi pliajn damaĝojn el la financa krizo krevinta la pasintan septembron, scivolo kreskas pri la stato de la financaj rimedoj en Esperantio.

Informoj pri duona bankroto de Esperantic Studies Foundation cirkuladas ekde la bjalistoka UK, kaj nia novaĵagentejo antaŭ pli ol monato raportis pri tio, kvankam marĝene: ja tiu fondumo neniam helpis iun ajn el la paktintoj, eventuale financis aktivecon kontraŭan al la interesoj de unu el la paktintoj.

Nur lastatempe la afero eksplodis kun skandaleca tono (ĉar el reta skandalgazeto), kaŭzante ĉe UEA-anoj reagon kiel tiun de s-ro Andreas Künzli (mem ne raŭmisto): "mi decidis ĉesigi la pagadon de ĉiuj abonoj kaj membro-kotizoj en la Esperanto-movado. Interalie tio koncernas UEAn, kaj kelkajn aliajn organizojn kaj revuojn. Tio estas la sola rimedo kiun oni havas kiel individuo por protesti kontraŭ la perdo de tiu giganta monsumo, kiun kaŭzis la senrespondeca konduto de certaj personoj. Certe tiuj organizoj kaj revuoj, al kiuj mi ĉesigos pagi kotizon, sentos sin maljuste punitaj, kion mi komprenas kaj bedaŭras, sed mi ne pretas daŭre pagi monon por kotizoj kaj abonoj, mem donante multe da tempo por Esperanto kaj interlingvistiko honorofice kaj senpage, dum aliaj facilanime forludas milionojn da dolaroj, kiujn oni prefere investu en sencohavaj Esperanto-projektoj anstataŭ perdi ĉe la borso". Akcesora detalo: ĉu Künzli redonos al UEA la monon de premio Grabowski?

Tute certe ESF estas viktimo de la usonaj bankrotoj, sed estas apenaŭ kredeble ke neniu ESF-administranto antaŭvidis tion. Sagaca proverbo el la anglosaksa civilizo diras "Sell in May, and go away": majo estas la monato en kiu malinvesti kapitalon. Kaj en majo 2008 la prokuristo de Fonduso Pro Esperanto (la Civita banko), kiu ne estas bankiero sed sekvas la situacion el Svislando kiel ordinara akciulo, sciis ke uragano prepariĝas, kaj ke ĝi trafos ĝuste Union Bank of Switzerland, la plej engaĝitan en la usona financa mondo. Sekve FPEF avertis siajn klientojn kun deponoj ĉe UBS tuj malinvesti kaj transigi la kapitalon al la multe pli sekuraj kantonaj bankoj aŭ al la kooperativa instituto Raiffeisen. Danke al tiu konsilo, interalie du klientinoj savis plurajn dekmilojn da frankoj.

La financa situacio de la paktintaj establoj estas ĝenerale sana, sed FPEF lanĉis planon de dotumado. Tio signifas doti la paktintojn kiuj havas la eblecon per la proprieto de nemoveblaĵoj. La unua projekto (kiu koncernis LF-koop) estas jam realigita, tri pliaj estas survoje. Tiuj investoj plifortigos la financan bazon de la paktintoj, sub la kunordigo de FPEF, funkcianta kiel regio por la nemoveblaĵoj en Eŭropo, kaj zorgonta pri kvara projekto en Afriko.

Ni ne scias detale kiel statas la afero ĉe aliaj fondumoj en la eŭropa Esperantio (en Finnlando, Italio, Belgio, Nederlando, Germanio, Pollando, ktp). Kaj ankaŭ ne scias kiel fartas la valorpaperoj de Universala Esperanto-Asocio. Se multaj UEA-anoj reagos kiel s-ro Künzli, certe la malnova Esperantio frontos krizon de konfido flanke de heredigontoj kaj ŝparemuloj. Koncerne Roterdamon, la prokuristo de FPEF rimarkis strangaĵon: laŭ la publikigitaj bilancoj, la proporcio inter nemoveblaĵoj kaj monkapitalo (akcioj, biloj, obligacioj, kontanto) estus nur 1:10 aŭ 1:13 -- kiel eblas ke UEA posedas tiom da mono, sed nur unu domon?

Ĉiukaze, bondeziron al ĉiuj!

(post interparolo kun la prokuristo de FPEF, kun lia konsento)

[HeKo 404 6-A, 26 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0598 s s