Esperanta Civito

Deklaro pri la nova lingva juro en Slovakio

Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj ni atendis de la Konsilio de Eŭropo ke ĝi plenumu pli konsekvence sian statutan celon, nome defendi la homajn rajtojn sur la kontinento. Bedaŭrinde la deklaro de Gabriella Battaini Dragoni estas preskaŭ sensignifa. Kiel eblas esprimi sin tiel platone okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, dum kreskas la kazoj de malrespekto pri la homaj rajtoj surbaze de la lingvoj?

Al la kronikaj problemoj kiuj afliktas plurajn lingvajn minoritatojn, al la jam konataj kazoj de lingva diskriminacio en baltaj respublikoj, al la kreskanta demando pri la lingvaj rajtoj de la enmigrintoj, aldoniĝis ekde ĉi tiu monato la konflikto pro la nova ŝtatlingva leĝo en Slovakio.

La konflikto aspektas unuavice kiel konfrontiĝo inter Slovakio kaj Hungario, ĉar aliaj lingvaj minoritatoj (eĉ la forta roŭme parolanta) preskaŭ ne protestis. La hungarlingva denaskularo en landlimaj regionoj fakte estas majoritato, kaj la nova leĝo esence celas minorigi kaj marĝenigi tiun lingvan komunumon (laŭ la difino en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj) kie ĝi ne atingas la sojlon de 20%. Efektive la strebo de la Slovaka Respubliko esti nur unulingva spitas la realon de dulingva ŝtato, kiu estus la ideala solvo por la madjaroj.

Sed la ĝenerala koncepto de la nova ŝtatlingva leĝo koncernas ĉiun slovakan civitanon: simple ni konstatas ke la normoj pri la uzo de ŝtatlingvo en la armeo grandparte etendiĝis al la civila socio. Kaj sur la teritorio de Eŭropa Unio tio ne estas akceptebla en tempo de paco, sendepende de la nomo de la minoritato plej suferanta pro la leĝo mem.

Unuavice kontraŭ tiu ĝenerala koncepto, ne simple pro solidareco al specifa viktima minoritato, ni levas nian proteston, kaj ni esprimas nian seniluziiĝon pro la ĝisnuna inerteco de la Konsilio de Eŭropo kaj de aliaj eŭropaj institucioj.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 404 8-C, 27 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0649 s s