Esperanta Civito

Se la revolucio ekas per la vortoj

Persistas la malfacileco, kaŭzita de la historia tradicio, percepti la Esperantan Civiton kiel alion ol estas la kutimaj esperantistaj organizaĵoj. Ĉi tiuj vekas en la leganto unuavice la bezonon klasi la subjekton laŭ naciŝtata juro.

Sed se UEA (malgraŭ la epiteto Universala) estas nederlanda, kaj se SAT (malgraŭ la epiteto Sennacieca) estas franca, la Esperanta Civito ne estas svisa. UEA estas devigata apliki la nederlandajn leĝojn, SAT estas devigata apliki la francajn leĝojn, la Esperanta Civito estas devigata apliki nur la proprajn leĝojn.

Se bezone, la Esperanta Civito referencas nur al la Svisa Civila Kodo, ne al la tuta svisa leĝara korpuso. La Esperanta Civito ne estas svisa societo, sed transnacia subjekto, por kiu la sola devontiga ekstera normo estas la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, dum la Svisa Civila Kodo estas helpa ekstera normo.

Nature, la unuopaj establoj aliĝintaj al la Pakto sekvas la normojn de la respektiva ŝtato kie ili estas registritaj. Tial KCE estas svisa, TIETo estas togolanda, MEF estas meksika ktp. Sed la Civito estas nek svisa, nek togolanda, nek meksika ktp: ĝi estas Esperanta.

Alia mispercepto fontas el la kutimo difini la homojn laŭ la kategorio "esti": Lapenna estis membro de UEA, Waringhien estis SAT-ano, Paŭlo estas kristano, ili ĉiuj estas esperantistoj. Ni transiru al nova formulo, laŭ la kategorio "havi": ili estas Esperantianoj, tio signifas ke ili havas la esperantan civitanecon. Efektive, iu skribis ke, se Aristotelo pensus ĉine, li ne povus inventi la silogismon, pro manko de la necesa verbo.

La Esperanta Civito ne estas asocio: tiu estas la jura formo de UEA kaj SAT, kiuj enhavas la vorton mem en sia nomo. La Esperanta Civito estas konsorcio, laŭ signifo pli vasta ol tiu registrita en PIV. Kaj, prefere ol nomi ĝin (internacia) organizaĵo, oni nomu ĝin (transnacia) subjekto.

Se estas vere, ke la realo konstruiĝas laŭ la lingvo, tiam la revolucio ekas per la vortoj. Ni agu konsekvence: "Popol' ni estas, ne movado nura", versis EmBa, aŭtenta proleta kaj revolucia poeto.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 405 3-C, 1 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0809 s s 
  Total: 0.0944 s s