Esperanta Civito

Ĉu Bermuda triangulo en Esperantio?

Milito de ĉiu kontraŭ ĉiu inter "Esperanto"-Radikala Asocio, UEA/Corsetti kaj la skandalema "Libera Folio". Ĉu nun Esperantio havas sian bermudan triangulon? Almenaŭ tion oni komprenas el la lasta gazetara komuniko de ERA (subskribita de Giorgio Pagano).

Laŭ tiu komuniko, ERA fine "malkovris" kial UEA ĝenerale, kaj Renato Corsetti aparte, ĉiam kontraŭis la agadon de la Radikala Partio favore al esperanto: "li [= d-ro Corsetti] atakas nin kiel komunisto kaj ne kiel esperantisto. Je ĉi tiu situacio mi esperas ke okazos profunda debato en UEA rilate al Art. 5 de ĝia statuto, pri neŭtraleco. Estas klare ke UEA povas esti ankaŭ komunista organizo, sed tion ni devas scii nepridubeble. Oni ne povas trompi la homojn sin deklarante neŭtrala kaj poste agante per senkreditigaj teknikoj, kiujn nur diktatorecaj reĝimoj kapablas plenumi tiel senhonte" asertas ERA-Pagano, kiu plu martelas (kaj eble eĉ serpas):

"Por ni la afero estas fermita kaj mi dankas Corsetti ke li finfine ludis malkaŝe. Pro tio se ekde nun UEA akuzos nin sen kialoj kaj sen rajto al repliko – kiel faris (mal)Libera Folio – la esperantistaro scios ke tio okazas pro politika ideologio kaj ne rilatas Esperanton kaj ĝian Movadon."

En la gazetara komuniko estas ankaŭ minaco pri ĝenerala kabeado de ERA. Se konsideri la eferveskan stilon de la Radikala Partio, ne estas maleble ke apud (aŭ eĉ en) la kongresejo en Florenco okazos protesta manifestacio aŭ malsatostriko.

[HeKo 304 4-A, 26 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0581 s s