Esperanta Civito

La Komitato konstatas progresojn de KCE

La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hieraŭ en Ĉaŭdefono, konstatis kun ĝojo la progresojn de la kulturcentro, ĉu pri la statuta aktiveco ĉu pri la renovigo de la nemoveblaĵo.

La Esperanto-Domo materie pliboniĝis dum la lastaj monatoj, danke al la partnereco kun Fonduso Pro Esperanto kiel regio. La tegmento estis riparita, la tuta Ripoza etaĝo estis interne refarita, multaj pargetaj plankoj estis poluritaj kaj lakitaj. Por la tegmento necesis la interveno de ekstera entrepreno, por la cetero laboris nia deĵoranto c-ano Marek Bamberski, invitita laŭ rekomendo de LF-koop. Donacoj subtene al la domflegado estas ĉiam bonvenaj: ili eniras la skrupule administratan "renovigan fonduson".

Pozitiva estis la realigo de la somera programo 2009: Naturamika Semajno en Grindelvaldo, Esperantologia Fakultato kaj Simpozio pri Homaranismo; kaj pozitive prezentas sin la perspektivoj por la tuj venontaj monatoj. Por somero 2010, la Komitato konfirmis la daton de la Europa Esperanto-Simpozio: tria semajno de aŭgusto. Tuj antaŭe disvolviĝos la Esperantologia Fakultato.

Specialan noton meritas la kreskanta sukceso de la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

La Komitato, konsistanta el gec-anoj Perla Martinelli, Dieter Rooke, Aneto kaj Daniel Muhleman, ekzamenis ankaŭ la rilatojn inter KCE kaj Svisa Esperanto-Societo. Ĝi kunvokis formale la Asembleon de KCE por la 30a de januaro 2010 kaj aprobis la proponon al la Asembleo pri modifo de la dua paragrafo en la lasta artikolo de la statuto, kiu fariĝus: "La bonhavo de la asocio post la malfondo ne estas dividebla inter la asocianoj, sed estas destinenda al alia establo sen imposta devigo kaj kun similaj celoj, laŭ proceduro decidita de la Asembleo."

Pro la kreskanta aktiveco, dum la monato novembro deĵoros samtempe du volontuloj (el Pollando kaj Bulgario).

[HeKo 408 3-B, 26 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0565 s s 
  Total: 0.0709 s s