Esperanta Civito

Lapenna inter kulto kaj insulto

Kiam en 1959 la esperanta popolo jubileis pro la centjariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, tre malmultaj (kon)sciis kiom da atakoj eltenis la aŭtoro de esperanto dum sia vivo, unuavice de la esperantistoj mem. La kulto pri Zamenhof estis plena, en la epoko de la montevidea renesanco, en bele agordita ĥoro kies dirigento ĝuste hodiaŭ, la 5an de novembro 2009, estus centjara.

La sama sorto ne trafas Ivon Lapenna, okaze de lia jubileo. Kulto kaj insulto plu karakterizas lian figuron, parte ĉar la homoj vivas pli longe ol en la zamenhofa tempo: en 1959 delonge kadavris Bofrontoj kaj aliaj teruritoj pro la homaranismo kaj framasoneco de la hebrea Zamenhof, dum en 2009 plu vivas galoplenaj figjeroj, desmetoj kaj tiresanoj (ili mem celtabulo de eĉ pli da insultoj, vidu la kazon de Renato Corsetti en 2001-2004). Oni devas ankaŭ memori ke al la kulto pri Zamenhof tuj kontribuis la hagiografio verkita de la ankoraŭ juna Edmond Privat, dum al la redimensiigo de Lapenna ne multajn jarojn post lia morto jam kontribuis junaj historiografoj, kiel Siko Sikosek en "Esperanto sen mitoj" kaj la anonimulo en la esperantlingva Vikipedio. 

Ĉu eblas tamen paroli pri Ivo Lapenna sen kulto kaj sen insulto? Kelkaj klopodas tion fari, ekzemple nia kolego Carlo Minnaja. Ni volas aliĝi al ili.

Prof. d-ro Ivo Lapenna ŝatis la difinon "konstruinto de la moderna UEA", kaj tio li efektive estis, kun la grava konsekvenco ke, precipe danke al li, Universala Esperanto-Asocio ganĉe preterkuris Sennaciecan Asocion Tutmondan kaj Universalan Ligon, akirante praktike la monopolon de Esperantio. Ke tiu monopolo komencis fendiĝi nur post 1974, pruvas la gravecon de Lapenna en tiu procezo. Ke tamen iuj liaj posteuloj ankoraŭ kredas en tiu monopolo, povas memorigi pri belgoj vivantaj sen konscio pri la fino de la kolonia Kongolando. Kiel "konstruinto de la moderna UEA" Lapenna ricevu ĉiun responson, kaj merite kaj malmerite: unuflanke la ekspansio kvante kaj kvalite, aliflanke la piramidismo kaj desuprismo kiuj karakterizis lian strategion al la fina venko.

Individue Lapenna estis unu el la plej grandaj oratoroj kaj intelektuloj en nia tuta historio. Ĉi tie eĥas en niaj oreloj la litanio de la stultuloj: se Ikso ne perdus tempon kun la movado, kaj restus nur lingva aŭ kultura eminentulo, neniu insultus lin. Sed ĉu Ivo Lapenna povus manifestiĝi kiel la plej granda oratoro, sen festparoladoj en la Universalaj Kongresoj? Same okazis por Edmond Privat kaj por Lazaro Ludoviko Zamenhof antaŭe, por Humphrey Tonkin poste: ni konas nur unu kazon de egalnivele valora oratoro, kiu sisteme snobas UKojn -- kaj ĝuste tial li ricevas porcion da insultoj...

La historia figuro de Lapenna estas mikrosociologie tre interesa: tra la sintenado de la esperantistaro al li eblas analizi la kolektivan psikon de tiu homa grupo; kiu, sen la "konstruinto de la moderna UEA", probable estus alispeca. Oni tamen ne akuzu la Spalatanon, ke pro lia superaktivismo movadeto de senefikaj pacifistoj transformiĝis al graŭla konfliktemularo. La viruso situis en la radiko, en la organiza strukturo elpensita en Kolonjo 1933. Perfektigante tiun strukturon, Lapenna plenumis modele sian devon de movadestro, samtempe akompanante la viruson al letala metamorfozo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 409 3-A, 5 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0752 s s 
  Total: 0.0896 s s