Esperanta Civito

De la bona lingvo al la ŝtona lingvo

La kampanjo de la “bonlingvanoj” intensiĝas: minaca letero al la gvidantoj de UEA, agresa ĉefartikolo en ties organo ("Poetoj detruas la lingvon"), retmesaĝoj en ĉiu gugla diskutlisto...

Pri ĉi-lastaj konfesas Mireille Corobu, ke ŝi "sentas malagrable la “premojn de Renato”, eĉ en nia loka bretonia listo por Eo", subtene al la protesto de István Ertl: "[Corsetti] rajtas malrekomendi, certe. Sed konsideru ke ne temas nur pri individuaj malrekomendetoj tie kaj alie. Temas pri: a) kampanjo; b) malantaŭ kiu Li metas sian tutan movadan pezon; c) kaj konstanta subkomprenigado ke “bonaj”, “veraj”, “fundamentaj” esperantistoj devas samopinii kun Li." Kaj plu s-ro Ertl: "Kial ne komencu ankaŭ mi tamtami, kun merkatiga celo, ke nurnure mia lingvaĵo, aŭ de mia edzino, estas Zamenhofa...?"

La argumentado de Anna Löwenstein kaj ŝia edzo kondensiĝas en la frazo: "Ni, la normalaj esperantistoj, estas sub tia merkatiga premo de la tempo de Kalocsay-Waringhien kaj de ĉiuj aliaj “literaturistoj anonimaj” (“sennomaj” estus pli bona variaĵo)", al kiu replikas Ertl:

"Ankaŭ ĉi tiu diĥotomio/disduigado estas, en miaj okuloj, skandala. Vi deklaras Vin normala kaj subkomprenigas ke “Kalocsay-Waringhien” (ĉu ili estis siamaj ĝemeloj...?) kaj “ĉiuj aliaj literaturistoj anonimaj” (kiam oni forprenas la nomon de homo, oni ne plu konsideras lin homo) estas ne normalaj. Ĉi tiu estas klasika retorika truko, ade misuzata en totalismoj."

La rezisto kontraŭ la “bona lingvo” aŭ “klasika / tutmonda esperanto” ĝenas la bonlingvanojn, kiuj insistas pri la masakrindo de multaj verkistoj kaj la aŭtodafeo de multaj beletraĵoj: "La idealo de Esperanto ne kuŝas en nivelo de LINGVO, sed en tutmonda komunikado inter HOMOJ. Se por atingi tion, ni devas forlasi ĉiujn laŭmodajn, elitajn literaturaĵojn, ni faru tion!" deklaras Johan Derks.

La konflikto jam preterpasis la kadron kie ĝi situis kun la aŭtoro de la Ĉu-romanoj kaj la aŭtorino de "La ŝtona urbo", kiel atentigas István Ertl: "Persone, mi admiras la arton de ekz. Piron kaj Löwenstein krei enhave multon el lingva malmulto. Mi ankaŭ aplaŭdas al verkistoj pedagogie konsciaj, verkantaj en intence facila stilo, kiel (krom la menciitoj) Sten Johansson aŭ Marjorie Boulton, kaj ne nur. Kion mi malaplaŭdas kaj maladmiras estas la idealigo de nur ĉi tiaj streboj. Literaturo ne estas servistino de la strategiaj celoj de UEA."

Ĉu la konflikto UJO/IO estos la ATA/ITA-batalo de nia dua jarcento? Eble, ĉar malantaŭ ĝi kuŝas profunda kultura konflikto. La idealo de la bonlingvanoj estas ne lingvo (kiu do enhavas ankaŭ la funkcion de arta perilo), sed planlingvo desupre kontrolata, kun denotacio sed sen konotacio, kie la tropa parolo (speciale la metonimioj) odoras kiel venena fungo: ŝtona, pli ol bona lingvo.

Kurioze, per sia krucmilito favore al UJO la ŝtonlingvanoj subtenas polisemion, en plena kontraŭdiro kun sia planlingvemo.

Perla Martinelli
Akademiano de Esperanto / Lingva Komitatano de Esperantio

[HeKo 409 4-A, 6 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0897 s s