Esperanta Civito

Lapenna kaj Berlino en "Heroldo"

La lasta numero de "Heroldo de Esperanto" (14:2009) dediĉas tutan paĝon al Ivo Lapenna, okaze de la centjariĝo. La paĝo proponas historiografian analizon de Giorgio Silfer, intervjuon al Birthe Lapenna, recenzon de Carlo Minnaja, parton de la panegiro de Probal Dasgupta kaj, kompare, la tekstojn pri Lapenna en Vikipedio.

En ĉi tiu kaj en la antaŭa numero Berlino ankaŭ protagonistas: meditaĵo pri la sesdekjariĝo de Federacia Respubliko Germanio etendiĝas al analizo pri la situacio en Berlino, unuavice rilate la esperanto-mondon, kaj donas la okazon aperigi la tekston de la prelego de Giorgio Silfer, farita dum la lasta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Hercbergo, pri "La percepto pri Orienta Eŭropo fare de okcidentaj esperantistoj".

La du numeroj prezentas abundan sortimenton de rubrikoj, kulturaj artikoloj (kie elstaras la elzeviroj de Leen Deij, la leksikologiaj eseoj de André Cherpillod, la recenzoj de Perla Martinelli kaj Nicolino Rossi) kaj multaj novaĵoj, peritaj precipe de Aneto Muhlemann kaj Dieter Rooke.

Per ĉi tiuj numeroj "Heroldo de Esperanto" konfirmas sian rolon de detala kaj analiza informkanalo, trans la bujabeso de la retumo. La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 409 6-B, 13 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0622 s s 
  Total: 0.0755 s s