Esperanta Civito

Pri Tibeto protestas la verduloj

Asocio de Verduloj Esperantistoj (bedaŭrinde ne mem brilanta ekzemplo de interna demokratio) dissendis la suban komunikon, kohere kun pli fruaj kuraĝaj kritikoj pri Popola Ĉinio. Estas konate, ke Universala Esperanto-Asocio subtenas Pekinon, tra la neniam dementitaj deklaroj de sia prezidinto, kontraŭ kiuj reagis nur la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kiu fakte paŭsis la rezolucion de la Senato de la Esperanta Civito.

* * * * *

Novembro 2009: Detruo de la stabileco de la tibeta ekosistemo. Malnov-tipa socialisma eksperimento detruas la tibetan kulturon.

Antaŭe: Honora Rememoro al la ekzekutitaj (pro bruligo) Lobsang Gyaltsen, Loyak, Penkyi kaj "sen-noma" homo kiuj estis mortigitaj en P. R. Ĉinio (2009-10-20) du tagojn post la brila prezentado de la ĉina libro-kulturo okaze de la germana libro-foiro en Frankfurto. Ili partoprenis je la protestoj okaze de la Olimpikoj en Pekino 2008.

Fakte: La tibeta altebenaĵo (kvar ĝis kvin mil m. super la maro) estas ne tre stabila pro la klimataj kondiĉoj. La stepo plej bone estas uzata per nomadismo, tiel ke la nombro da bestoj kaj la tempo de restado de la gregoj je unu loko estas malgrandaj. Tiel la grundo restas surloke kaj la daŭreblo estas garantiata. Pro ia (supozeble politika) kaŭzo oni devigas la homojn cedi la nomadisman vivon, kaj loĝi en betonitaj domoj, al kiuj ili ne estas adaptitaj. Simila deviga civiligo okazis en Rumanio sub la diktatoro [Ceausescu]! Tiuj homoj ne havas alian laboron ol bestobredadon, sed por tio ili bezonas nomadumi. Sed tiel ili estas pli facile kontroleblaj. La plano estas ke la nomadismo reduktiĝu je 80%!

Detala artikolo pri la iama senarbarigo en la ĉina periodaĵo: Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, 1996/3, p. 30-34 (cn, eo) kaj en nia retejo (cn, eo): http://www.verduloj.org/tib_senarba.htm

El la Okcidenta Trezorejo "Xi-Zang" Ĉinio ekspluatas diversajn ercojn; plej ofte en subĉielaj minejoj, kaj el la montoj de la ne-uzebla grundo venas toksaj mineraloj en la akvon kaj en la aeron. Ĉinio sin devigis observi la regulojn de "Extractive Transparency" (http://www.eiti.org), sed natura medio kaj sano estas almenaŭ marĝenaj punktoj ĉi-rilate. Homoj (kaj bestoj?) en la proksimeco malsaniĝas. El Tibeto devenas minimume kvin el la plej gravaj riveroj de Azio, kies akvo estas malpurigata tiamaniere. Homoj en dek unu landoj interesiĝas pri la kvalito de iliaj riveroj. Fonto kaj pli da informoj (de, en): http://www.tibet-initiative.de

Kaj jen eldiro el ampleksa artikolo de Ĉina Radio Internacia pri la evoluo de Tibeto: "... ni certe povas krei evoluan vojon kun ĉinaj trajtoj kaj tibetaj karakterizoj kaj konstrui novan socialisman Tibeton, pli prosperan, pli riĉan kaj pli belan." http://esperanto.cri.cn/621/2009/10/23/1s104446.htm (eble ili ankaŭ demandu la tibetan etnon ĉu ili kunsentas).

Sed ne nur temas pri tibetanoj: ankaŭ homoj el la han-etno riskas malliberejon, se ili "ne kondutas agrable". Homoj kiuj volis protesti pro maljusta pritrakto flanke de firmaoj aŭ lokaj aŭtoritatoj ofte estas forrabitaj kaj troviĝas en t.n. "Nigraj Malliberejoj" (cn: hei yu) por rezigni la plendon. (Laŭ "Human Rights Watch" kaj "taz" 2009-11-13 p.1+3)

(fonto: Manfred Westermayer)

[HeKo 409 9-A, 18 nov 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0595 s s