Esperanta Civito

Aktivigi intelekte valorajn homojn

Vi partoprenis en unu el la Esperantologiaj Semajn(fin)oj en Afriko, Ameriko aŭ Eŭropo, organizitaj partere de Kultura Centro Esperantantista. Aŭ/kaj vi diplomiĝis en C-grado per la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tre ofte (sed ne nepre) vi havas la esperantan civitanecon. Tiuj elementoj kontribuas al la profilo de la kvindeko da aligitoj al <formado@..>, nova servo ĵus lanĉita de KCE.

La nova studlisto celas aktivigi intelekte valorajn homojn en diversaj branĉoj de esperantologio. Praktike, formi aktivan inteligencion en Esperantio. La studo okazas laŭ ĝenerala listo, kun studmaterialo ricevita rete, kaj laŭ specifaj studrondoj: ekzemple al tiu por formadi zamenhofologojn aliĝis dekkvino da personoj, plejparte afrikanoj.

La formado estas senpaga, kaj KCE provizas, danke al la subteno de la Esperanta Civito, la gelernantojn per valoraj publikaĵoj. La studliston kunordigas sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 410 7-B, 26 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0553 s s