Esperanta Civito

"Literatura Foiro" pri zagreba amatora teatro

La decembra numero (242) de "Literatura Foiro" omaĝas interalie al grava kultura evento, tamen neglektita: antaŭ duona jarcento estis fondita la drama grupo ĉe la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Fakte neniu amatora teatra ensemblo en nia lingvo daŭris tiel longe; samtempe ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra amatora teatro en la kroata ĉefurbo, entute.

Efektive en Studenta Esperanto-Klubo aktivis ankaŭ profesiuloj, kiel Mladen Ŝerment (fama aktoro ankaŭ en la zagreba dialekto, precipe ĉe la radio) kaj Vida Jerman (kinaktorino jam komence de la 1970aj). Ili ambaŭ estis antaŭviditaj por roloj en "Doktoro Rosales" de Giorgio Silfer, okaze de la monda premiero en Sarajevo, 1973; tamen nur Vida Jerman partoprenis, kiel Marika.

Artikoloj de Zlatko Tiŝljar kaj Vanja Radovanoviĉ, kronologio de la titoloj kaj prezentoj kaj riĉa fotogalerio faros la decembran numeron de "Literatura Foiro" vere bela allogaĵo por teatristoj kaj publiko. La numero estas mendebla ĉe LF-koop, eventuale ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 411 1-B, 28 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0621 s s