Esperanta Civito

Interlingvistika konferenco en Berlino

"Mi estas kontenta pri la 19a jarkunveno de la [germana] Societo por Interlingvistiko (GIL), ĉar mi lernis multon, kaj ĉar venis pli da junaj homoj ol kutime, precipe studentoj el Leipzig" komentarias d-ro Detlev Blanke, fine de la konferenco kiu arigis kvardekon da fakuloj el kvin landoj, en Berlino 27-29 novembro 2009.

La sciencaj konferencoj de GIL traktas diversajn aspektojn de interlingvistiko: ilin partoprenas elstaraj lingvistoj, kiel prof. d-ro habil. Johannes Klare, de Humboldt-Universitato, preleginta pri André Martinet. La ĉi-jara ĉeftemo, "La rolo de la personeco en la historio de la planlingvoj", allogis dek tri prelegajn kontribuojn. 

La publiko ne konsistis nur el esperantistoj, sed ankaŭ el idistoj kaj aliaj interlingvistoj: la konferencoj fakte okazas nur en la germana. De post kiam Itala Interlingvistika Centro ne plu organizas la siajn (en Milano kaj la apuda urbeto Cernusko), ĉi tiu estas la unusola ekzemplo de ĉiujara interlingvistika konferenco en etna lingvo.

[HeKo 411 2-A, 30 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0542 s s