Esperanta Civito

Stipendio Lapenna al du esperantaj civitanoj

La ĉi-jara Stipendio Ivo Lapenna estis asignita al du intelektuloj kiuj havas la esperantan civitanecon: Perla Martinelli (Ŝtata Universitato de Ĝenovo) kaj Aleksandr Meljnikov (Ŝtata Pedagogia Universitato de Rostov-ĉe-Don). Ili ricevis la premion pro disertacioj pri temo esperantologia-interlingvistika.

C-ino Perla Martinelli doktoriĝis pri modernaj lingvoj kaj literaturoj per disertacio titolita "Edmond Privat: l'uomo e l'opera" (Edmond Privat: homo kaj verkaro). En sia studo, aperinta kiel libro kaj mendebla interalie ĉe Kultura Centro Esperantista, d-ino Martinelli esploris unuafoje (kaj unuafoje en la itala) ĉiujn facetojn de la fenomeno Edmond Privat: la publicisto, la esperantisto, la poeto, la socialisto, la amiko de Gandhi, la religia sinkretisto, la mondfederisto. Ĝis nun la diversaj facetoj ne estis tiel profunde kaj interrilate analizitaj.

C-ano Aleksandr Meljnikov (nenia rilato kun Valentin Melnikov en Moskvo) atingis gradon de habilitdoktoro pri lingvistiko per disertacio en la rusa lingvo titolita "Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj". En sia 632-paĝa studo la aŭtoro montras kiel du aferoj ŝajne nekunigeblaj, internaciaj planlingvoj kaj kulturo, iĝis nedisigeblaj, kaj ke esperanto, la plej sukcesa planlingvo, naskis propran kulturon, kun arta kreado, luda komunikado kaj vortludoj. La studo estas ĉefe bazita sur ĉ. 10.000 paĝoj de realaj tekstoj el esperanto-periodaĵoj, libroj, retmesaĝoj kaj buŝaj paroloj. Tiom vasta kaj diversspeca dokumentaro permesas ankaŭ difini la lingvan personecon de la "tipa esperantisto". La bibliografio ampleksas pli ol 650 erojn.

La ideo pri Stipendio Ivo Lapenna naskiĝis en aŭgusto 1989 en Ĉaŭdefono, ĝuste okaze de Internacia Literatura Forumo de LF-koop/KCE/OSIEK dediĉita al Edmond Privat, okaze de lia centjariĝo. La premio, iniciatita de s-ino Birthe Lapenna, nuntempe sekretariata de d-ro Klaus Perko (Aŭstrio), kuraĝigas la elekton de esperantologio kaj interlingvistiko kiel studobjekton por universitataj diplomiĝoj.

[HeKo 304 7-A, 29 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0613 s s