Esperanta Civito

Komuna kongreso: UEA volontas, SAT silentas

Dum la bjelostoka UK sen. Dieter Rooke, membro de UEA kaj de SAT, kunigis 144 subskribojn je propono por komuna kongreso de SAT kaj UEA. La proponon li sendis al la estraroj de la du asocioj, el kiuj UEA respondis per letero de sia vicprezidanto Claude Nourmont (mem SAT-ano) al la Plenum-Komitato, 24 septembro 2009.

S-ino Nourmont demandis pri la vidpunkto de Sennacieca Asocio Tutmonda rilate tiun proponon kaj, kvankam UEA ne deklaras aprobon, ĝi montras inklinon al profundigo de la rilatoj, kio povus signifi ankaŭ komunan kongreson. La letero tekstas: "Kiel kutime, UEA volonte disponigos spacon kaj tempon por la tradicia SAT-kunveno ankaŭ en estontaj UKoj. Kiel dum la pasintaj jaroj SAT estos invitita partopreni en la strategia forumo, kaj en la movada foiro por havi tie sian budon kaj prezenti siajn agadojn. Pli ĝenerale UEA ĉiam pretas kunlabori kun SAT pri aferoj de komuna intereso".

En publika retforumo kelkaj SAT-gvidantoj jam en aŭgusto esprimis sin negative. Gerardo Lieblang opinias, ke "SAT-Kongreso estas elemento en la demokrata vivo de la asocio, momento kiam membroj de la asocio pripensas kaj decidas pri la funkciado de SAT. Estas la loko de interŝanĝoj foje viglaj kiuj preparas la agadon de la Plenum-Komitato. Pro tio ni bezonas tempon kiu ne povas esti metita en konkurencon kun aliaj programeroj sendube interesaj sed eksteraj al nia vivo". Jakvo Schram plene konsentas kun Lieblang. Eĥas Ronaldo el Nederlando: "SAT bezonas sian propran kongreson sendependan kaj mi ne komprenas kial iu deziras ŝanĝi ĉi tion". Reeĥas Bruno Henry: "SAT organizu sian propran kongreson por la demokrateco de SAT. Vivu klasbatalema SAT-movado!" kaj Peter Bowing: "La homoj ĉe UEA kuniĝas pro la lingvo Esperanto mem. La membroj de SAT kuniĝas por diskuti kaj akceli progresem-politikon pere de Esperanto. Tute malsimilaj aferoj".

Ne temas pri la sola letero de sen. Rooke al la Plenum-Komitato restinta sen oficiala respondo. Dum la lastaj jaroj pluraj valoraj esperantistoj eksiĝis de SAT, denuncante mankon de interna demokratio aŭ/kaj de respekto al la statuto, specife sub la prezido de Jakvo Schram. Subteno al SAT, okaze de ties alarmo pro financa krizo kondukonta al la maldungo de la unusola oficisto, ne venis el UEA, sed jes de la Esperanta Civito, kies Fonduso Pro Esperanto elspezis preskaŭ 2.500 eŭrojn por aĉeti malnovajn PIVojn.

[HeKo 411 7-A, 5 dec 09]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0583 s s