Esperanta Civito

La flago de Esperantio en Google

La portalo de Google, agordebla al cento da lingvoj inkluzive de esperanto, honoris la jubilean datrevenon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La kompanio aldonis la flagon de Esperantio ĉe la vorto "Google": klakante sur ĝi, la leganto trovas liston de la Zamenhof-mencioj en la koncerna (ŝtat)lingvo. La honoro daŭros tutan diurnon.

Ne ĉiu branĉo de la kompanio aliĝis al tiu honorado: ekzemple neniu anglalingva, escepte de la usona. En Eŭropo honoras interalie la franca, germana, itala kaj rusa. Inter la nordaj honoras nur la sveda. Neniu honoras ĉe la baltaj landoj, krom la pola. En Meza Eŭropo mankas la hungara, kaj estas bizaraj alternoj: ne la ĉeĥa, jes la slovaka; ne la kroata, jes la slovena; ne la belga, jes la nederlanda. Honoras la bulgara, la rumana kaj la serba. Ekster Eŭropo estas rimarkindaj la ĉina, la korea, la japana. En Latin-Ameriko mankas Brazilo, sed estas interalie Argentino kaj Meksiko.

La decido de la kompanio evidente dependis de la libervola aliĝo de la diversaj branĉoj, preter eventuala premo de la uzantoj.

La plej interesa fakto estas la elekto de la flago. Ĝi ja estas la oficiala flago nur de la Esperanta Civito: Sennacieca Asocio Tutmonda havas tute alian (ruĝan kun verda stelo en la blanka kvadrata angulo), Universala Esperanto-Asocio utiligas aliajn simbolojn, precipe la "rugbean pilkon". Efektive pluraj finvenkistoj kontraŭas la uzon de la tradicia flago de Esperantio, pro diversaj oportunismaj kaŭzoj: akuzo pri sekteco, timo pro simileco al la islama, kaj tiel plu. Google ŝajne subtenas raŭmistojn... Ĉiukaze, grava precedenco favore al nia amata flago.

[HeKo 412 6-A, 15 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0571 s s