Esperanta Civito

Plia direktoro malaperis

Je la komenco de la nuna jaro ekzistis kvar salajrataj direktoraj postenoj en Esperantio: ĉe SAT en Parizo, ĉe UEA kaj IEI en Nederlando, ĉe IEMW en Vieno (la sola ŝtata dungito). Fine de 2009 restis nur du. Sed se la SAT-dungito foriris pro normala pensiuliĝo, por Internacia Esperanto-Instituto en Hago temis pri eksterordinara cirkonstanco.

Laŭ la skandalgazeto "Libera Folio", la kontrakto de Atilio Orellana Rojas subite ĉesis la 6an de oktobro ĉar li ŝtelis milojn da eŭroj el la banka konto de la institucio fondita de Andreo Ĉe en la 1930aj. Ĉi-semajnfine la eksdirektoro estas instruanta en Caba (Argentino): li do revenis al sia patrolando.

Dum li estis dungito de IEI, s-ro Orellana oficis ankaŭ kiel estrarano de ILEI kaj UEA-komitatano. Sub lia ĝenerala sekretarieco la instruista fakasocio havis akran konflikton kun UEA, pro la lingvaj ekzamenoj. La argentina gejo koliziis kun fajraj eksterlandaj hungarinoj (momente protektataj de Roterdamo) kaj ĉi-somere li ne estis reelektita al la ILEI-estraro. Li tamen restas UEA-aktivulo, kiel influa membro de la Amerika komisiono.

S-ro Orellana ne havas la esperantan civitanecon; li eĉ estis negative signalita al la Registra Instanco fare de almenaŭ du paktintaj establoj. Se en la kazo de LF-koop temas pri du epizodoj de ekonomia damaĝo (en 1998 kaj 2008), en la kazo de EFEN temas pri lia specifa konduto en Niĝerio, ankoraŭ en la antaŭa jarcento (do sendepende de posta plendo el Togolando). Fakte Atilio Orellana ne plu kuraĝas meti piedon en Afriko: tial, kvankam ILEI-sekretario, li eĉ ne partoprenis en la pasintjara (fiaskinta) ILEI-konferenco en Benino.

[HeKo 413 3-A, 20 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0567 s s