Esperanta Civito

LOdE-enketo premias LOdE-redaktoron

Ekde 1998 la revuo "La Ondo de Esperanto" ĉiujare organizas enketon inter dudeko da esperantistoj, "reprezentantoj de diversaj tendencoj en la esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj".

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto, mem ĉefredaktoro de LOdE, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009, "pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro "Homarano", aperinta ĉi-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko", per subvencio de Esperantic Studies Foundation.

Trans la efektiva valoro de la sondado, oportunas gratuli Korĵenkovon (kaj lian edzinon Halina) pro la multjara laborado en la servo de la esperanta kulturo.

[HeKo 413 4-A, 21 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0595 s s