Esperanta Civito

La papo bondeziris nialingve por 2010

Papo Benedikto XVI bondeziris al la esperanta popolo hodiaŭ matene el la Sankta Petro, okaze de la universala beno "Urbi et Orbi". Lia elparolo en nia lingvo estis eĉ pli transnacia ol en la latina, kie la "descendat super vos" estis klare aŭdebla kiel "deŝendat zupar vos". Li mem asertis baldaŭ post la entroniĝo, ke "kvankam de pli ol tridek jaroj mi vivas en Romo, mi ĉiam sentas min bavaro" (rimarkinde, li ne diris "germano").

En la placo de Sankta Petro kiel kutime la esperantan popolon reprezentis manpleno da kuraĝaj aktivuloj, inter kiuj c-ano Giovanni Conti. La aliaj ĉeestantaj esperantistoj, portantaj la literojn de ESPERANTO: Arturo Bau, Elio Bonomolo, Laura Brazzabeni, Filomena Canzano, Patrizio Cilli, Ranieri Clerici, Giovanni Daminelli,  Francesco Maurelli, geedzoj Quartieroni, Carlo Sarandrea, Jitka Skalicka, Felice Sorosina, Francesca Trussardo, 

Esperanto estis rimarkata de pli ol miliardo da televidantoj ne nur pro la grandaj literoj subtenataj de niaj katolikoj, sed ankau pro la rekta indiko de la lingvo sur la ekrano, en la momento de la pontifika bondeziro.

La Blanka grupo en la Senato ankoraŭfoje gratulas al sia tiama kandidato, Giovanni Conti.

[HeKo 414 2-A, 25 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0576 s s