Esperanta Civito

Konsula saluto al la 17a Togolanda kongreso

"Niaj dankoj iras al la Esperanta Civito, sen kiu multajn aferojn en nia Esperanto-movado ni ne scius. Egan dankon ni ŝuldas al ĝi kaj aparte al Giorgio Silfer, kiu taskas al si ĉiam defendi nian agadon kaj helpi al ĝia kresko." Per tiuj vortoj Afrika Centro Esperantista dankis interalie la Esperantan Civiton, okaze de la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso, inaŭgurita hodiaŭ en Aneho. Plej dankitaj estis s-ro Hans Bakker kaj sen. Nelly Holevitch, estrino de la Blanka grupo en la Senato.

Laŭ pli frua insista peto de UTE-estraranoj, kvankam li kutimas saluti landan kongreson nur se temas pri paktinta establo (kaj tia UTE ne estas), la Konsulo sendis apartan mesaĝon al Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kiun vi trovas ĉi-sube.

* * *

Estimata prezidanto, estimataj gekongresanoj!

Post unu jaro espereble ni renkontiĝos en la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, kiun Kooperativo de Literatura Foiro planas kun siaj afrikaj partneroj, ĝuste en Togolando. Efektive en 2010 en dek sep landoj de Afriko, inkluzive la vian, oni memoros pri la kvindeka datreveno de la sendependiĝo. Entute la 1960a markis la finon de la koloniismo sur la nigra kontinento, se escepti la anakronisman pluvivon de la portugala imperio dum dekkelkaj pliaj jaroj.

Probable neniu el la ĉeestantoj konis la koloniisman tempon, krom kiel infaneto. Do neniu bonŝance memoras, kion signifis diskriminacio en la kolonia epoko. Nur la rakontoj de la antaŭa generacio peras la memoron pri tio.

Hodiaŭ la diskriminacio trafas Afrikon en aliaj formoj. Interetnaj konfliktoj radikas en la novaj formoj de diskriminacio, specife inter afrikanoj. Tio bonŝance ne ŝajnas la kazo de Togolando. Sed ĝenerale la diskriminacio koncernas la rilatojn inter la nordo kaj la sudo de la mondo, do ankoraŭ inter Eŭropo kaj Afriko.

Ankaŭ en Esperantio eblas diskriminacio, fare de eŭropanoj. La unua diskriminacio situas en la karikatura prezento pri afrikaj esperantistoj, kiel homoj ekstreme malriĉaj. Kompreneble averaĝa afrikano estas pli malricha ol averaĝa eŭropano, sed multaj togolandanoj kleras kaj kleriĝas, kaj la intelekta estas la unua riĉaĵo de la homo. Eblas ŝteli ĉion de homo, sed ne lian inteligenton kaj lian klerecon. Kaj per kleriĝo formiĝas pli forta personeco.

Dua diskriminacio situas en la vana strategio produktadi komencantojn, sen aparta zorgo pri la profundigo kaj firmigo de la konoj. Porti al Afriko nur la uzon de la akuzativo, sed ne la esperanto-kulturon, estas ankaŭ formo de diskriminacio.

Tria diskriminacio situas en la premo kontraŭ individuoj, por ke ili kondutu kiel plaĉas al iu norda kasisto.

Kvara diskriminacio situas en la neebleco por afrikanoj partopreni en esperanto-kongresoj en Eŭropo. Nome, estas diskriminacio ke, por renkonti Esperantion, afrikano estu devigata iri al Eŭropo. Kaj ĉar la vizon li ne ricevas, entute li ne povas renkonti Esperantion.

Tial fine de 2010 eŭropanoj venos al Togolando. La Parlamento de la Esperanta Civito havos sian ordinaran sesion en Lomeo. Ni klopodos partoprenigi ne nur togolandanojn kaj iliajn najbarojn, sed ankau niĝerianojn, kamerunianojn, burundianojn kaj espereble pliajn.

Diskriminacio okazas, ne kiam oni libervole akceptas distingon, sed kiam oni ricevas ĝin altrude. Paroli nur esperanton dum la Togolanda Esperanto-Kongreso ne estas diskriminacio, sed libera elekto.

Gratulante vin pro ĉi tiu libera elekto, ni deziras al la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso plenan sukceson!

Giorgio Silfer,
nuna Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 414 3-C, 26 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0576 s s 
  Total: 0.0710 s s