Esperanta Civito

Lingvotestado sukcesa en Togolando

Hieraŭ dum la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso kompletiĝis la tria lingvotesta sesio en Afriko, rajtigita de Kultura Centro Esperantista pere de TIETo. Ekzamenis c-anoj Mensah B. Attiogbe-Agbemadon, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo. Unuafoje okazis ankaŭ B-gradaj ekzamenoj en la nigra kontinento.

Laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann) atingis la diplomon A.1 (enira nivelo): Kodjo Akpayedo, Kokou Selete D'Almeida, Koffi Kossou Degbe, Kodjo Ekoue Dovi (ĉiuj el Lomeo); atingis la diplomon A.2 (fundamenta nivelo): Messan Agbégnigan Aholu, Kodjovi Avomenou, Marcellin Bayita, Komlan D'Almeida, Codjo Rulisco Djonko (togolandanoj), Alexandrine Omba Tschamena (el Kinŝaso, Kongolando), Wilfrid Vodji (el Kotonuo, Benino); atingis la diplomon B.1 (intera nivelo): Kossi Tete Ajena, Aminda Gbeglo, Hezekiel Kede Gadji, Koffitche Koufionou (ĉiuj el Lomeo); atingis la diplomon B.2 (kapableca nivelo): Gadoufla Kingslim Edah (el Kara, TG), Dzifa Gbeglo (el Lomeo), Tchatikpi Ouro-Agoro (el Sotoboua, TG). Entute 17 diplomitoj el 22 kandidatoj. La selekto trafis precipe en la A1-nivelo.

Gratulon al la sukcesintoj! La surlokajn kostojn transprenis TIETo, dum la kostojn por la diplomoj transprenas sponsoroj trovitaj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 414 7-B, 29 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0619 s s