Esperanta Civito

Sen. Rooke prelegis dum IF

Kadre de la oficiala programo de Internacia Festivalo en Ulmo (Germanio), jarfine sen. Dieter Rooke prelegis pri la originoj de la Esperanta Civito. La prelegon ĉeestis nur kelkaj personoj, precipe pro la samtempa okazigo de aliaj studrondoj, tamen la preleginto taksas ĝin sukcesa.

Sen. Rooke disvolvis sian prezenton laŭ historiaj dokumentoj: citaĵoj el Lazaro Ludoviko Zamenhof, Rosa Junck, Hector Hodler, Edmond Privat, Kolomano Kalocsay, Emeriko Baranyai kaj aliaj, ĝis la Kvintezo (unuaj kvin artikoloj en la Pakto por la Esperanta Civito). Ĉiuj dokumentoj pruvas aŭtentan kontinuecon de Zamenhof ĝis la apliko de la raŭmismo.

Post tiu retrospektivo, la preleganto klarigis la diferencon inter du jarcentoj / du organizaj modeloj: la formulo de Kolonjo (1933) aplikita ĝis nun en Universala Esperanto-Asocio, kaj la formulo de Sabloneto (2001) aplikita en la Esperanta Civito. Al tio multe helpis la detala skemo aperinta en "Heroldo de Esperanto" 2084 (3:2006) paĝo 4.

Ĉiuj dokumentoj estis sur projekcieblaj diafanaĵoj. La tekstoj estas senpage je dispono de la civitanaro: sufiĉas mesaĝi al nia redakcio.

[HeKo 415 8-C, 4 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0801 s s