Esperanta Civito

Kunlaboro inter FAO kaj radikaluloj

Esperanto-Radikala Asocio (fondita de la karmemora Giordano Falzoni) anoncas kunlaboron kun FAO (la UN-organizo por Nutraĵoj kaj Agrikulturo) por la defendo de la indiĝenaj lingvoj. Tiu kunlaboro specife rilatas al la france parolanta Afriko.

"La rezulto de la komuna laboro estas indiĝena komunikada platformo por la evoluo realigenda dum 2010" anoncas ERA. "Temas pri TTT-portalo kun radio-sistemoj en kiuj la indiĝenaj organizaĵoj povos mem interŝanĝi spertojn pri politika partoprenado, pri rezistado al la klimata ŝanĝado, kaj ankaŭ pri transpreno de decidoj koncernantaj la evoluadon kaj uzadon de la naturaj rimedoj."

"La platformo por la indiĝena komunikado estis prezentita dum majo 2009 okaze de la oka seanco de la Konstanta Forumo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Indiĝenaj Temoj" daŭrigas la komuniko de ERA. "La nova projekto ekvalorigas la gepatran lingvon kaj en fazo de realigo kaj en la komunikiloj kiuj konsistigos la komunikadan platformon: ERA deziras ŝanĝi la tendencon utiligi nur la lingvojn de la ekskoloniantoj en landoj en kiuj disvolviĝas la internacia kunlaboro. La fakto, ke la radio-programoj kaj kelkaj paĝoj de la TTT-ejo estos ne nur en franca, sed ankaŭ en indiĝena lingvo, permesos krome konservi la kolektivan indiĝenan identecon, transponti la mesaĝojn al la bazo kaj promocii veran partoprenantan kaj demokratan procezon de evoluo."

ERA (agnoskita kiel sociale utila itala asocio) estas la esperantista brako de la Transnacia Radikala Partio, kie membras ankaŭ s-ro Ranieri Clerici, eksestrarano de Universala Esperanto-Asocio. Nuntempe la partio ne plu havas EU-parlamentanojn, sed estas reprezentata en la itala parlamento, en la grupo de la "demokratoj" (ĉefa opozicia partio, kombino de ekskomunistoj kaj ekskristandemokratoj maldekstremaj).

[HeKo 415 9-A, 4 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0502 s s 
  Total: 0.0681 s s