Esperanta Civito

La Vickonsulo vizitas sudan Burundion

Sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito, pasigas tutan diurnon en la Makamba-provinco, kie ŝi vizitas la lokon destinitan al la konstruota Civito de Paco, apud la Tanganika lago. Makambo estas la plej suda provinco de Burundio.

La Vickonsulon akompanas la prezidanto de SIPU, c-ano Frederiko Nimubona, kaj la kunfondinto de Afrika Esperanto-Instituto, c-ano Marteno Mbazumutima. La celo de la vizito estas orientiĝi pri la efektivaj cirkonstancoj, el vidpunkto klimata, geografia, transporta, ekonomia, socia. Sur la tereno destinita al la projekto fakte vivas ankaŭ kelkaj loĝantoj.

Revenonte al Buĵumburo, la Vickonsulo faros mallongan viziton ankaŭ en Rumonge, kiu situas inter Makambo kaj la ĉefurbo. La grava urbo plej proksima al Makambo situas tamen en Tanzanio: Kigoma.

[HeKo 416 2-C, 5 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0617 s s