Esperanta Civito

La enhavtabelo de "Homarane" 1

Estas prespreta la unua numero de "Homarane", kajero pri socio, filozofio, religio: la kvara periodaĵo de LF-koop, kiu per ĝi fortigas sian jam unuan postenon en la klasifiko de la eldonejoj. Fakte la kooperativo, kiu festos en majo sian tridekan datrevenon, produktas entute 28 gazetojn jare (Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina, Homarane), kontraŭ 21 de la dua eldonejo, UEA/TEJO (Esperanto, Kontakto, TEJO tutmonde).

La unua kajero de "Homarane" ampleksas 216 paĝojn, kaj proponas la aktojn de la unua Simpozio pri Homaranismo: prelegoj, debatoj, komunikoj. La redaktadon plenumis sen. Bertil Nilsson, la enpaĝigon s-ro Bengt Åradsson; kunlaboris la arta direktoro de LF-koop, sen. Perla Martinelli. La preso okazas en Italio, la ekspedo okazos el Svislando.

Jen la enhavtabelo:
- Editorialo, de Bertil Nilsson
- "Homaranismo 1914-1917" de Francisko Degoul
- "Zamenhof kaj Masaryk: diversecoj kaj similecoj pri religio, naciecoj kaj internaciismo" de Carlo Minnaja
- "Kiel percepti la zamenhofan homaranismon?" de Christer Kiselman
- "Zamenhof. La faliganto de muroj naciismaj: de la naskiĝo de cionismo ĝis la solvo homaranisma de la palestina problemo" de Raymond Brisebois
- "Inter cionismo kaj homaranismo: Edmond Privat kaj la palestina demando" de Perla Martinelli
- "De 1901 al 2001: la homaranismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la spirita sinkretismo de Privat, la raŭmismo de la Esperanta Civito" de Giorgio Silfer
- "La kaŝita penso de Zamenhof" de Walter Zelazny
- "Postparolo - pri homaranismo kaj la familio" de Zofia Banet Fornalowa
- "Demandoj pri homaranismo" de Armando Zecchin
- "De Zamenhof ĝis Gandhi" de Henri Masson
- "Mazzini, Garibaldi, Zamenhof" de Paolo Penacchio
- "Ekde Komenio al Zamenhof kaj Obama" de Jaroslav Karhan
- "Zamenhof kaj framasonismo" de Davide Astori
- "Hilelo, la unua homarano" de André Cherpillod
- Librorubriko, kun recenzoj de Bertil Nilsson kaj Hokan Lundberg
El dek ses kontribuintoj, dek du havas la esperantan civitanecon.

La kajero kostas 18,- eŭrojn, inkluzive de la surfaca ne prioritata sendo.  Ĝi estas mendebla ĉe la eldonejo: CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando; <lf-koop ĉe esperantio.net>, kaj ankaŭ tra nia redakcio.  La distribuo ekos en februaro 2010. Neniu periodaĵo de LF-koop estas legebla per interreto.

[HeKo 416 8-B, 7 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1439 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0760 s s 
  Total: 0.2199 s s