Esperanta Civito

Forpasis civitano Dimitar Haghiev

26 decembro 2009 en Sofio, je aĝo de 89 jaroj, forpasis c-ano Dimitar Haĝiev.

Fininte studojn pri juro en la universitato de Sofio, li estas mobilizita kaj partoprenas en la lukto por la liberigo de Jugoslavio kaj Hungario el la naziaj trupoj. Poligloto, post la mondmilito li interpretadas ĉe la italaj militkaptitoj per esperanto. Lia posta diplomata kariero ekas per posteno de interpretisto por la bulgara delegacio traktanta kun Grekio la postmilitajn riparaciojn, poste li oficas ĉe UN en Novjorko.

Sekvas gravaj diplomataj misioj: Dimitar Haĝiev estas la unua bulgara diplomato en Aŭstralio kaj en la sudafrikaj ekskolonioj. Li estas la sola bulgaro kiu renkontis Che Guevara. Lia kariero kondukas lin al pluraj landoj, kie li ofte partoprenas en la vivo de la loka esperanto-komunumo.

Dimitar Haĝiev, unu el la plej eminentaj bulgaraj esperantistoj, eklernis esperanton en Drjanovo, jam kiel gimnaziano. Dum la jaroj li estis elektita en diversaj gvidorganoj de Bulgara Esperanto-Asocio, ankau en Mondpaca Esperantista Movado. Honora membro de BEA, lastatempe li estis ankau honora prezidanto de KEK.

Esperanta Civitano, Dimitar Haĝiev fidis je la institucia funkciado de la ŝtato, de la subjektoj de internacia juro kaj de la internaciaj registaraj organizoj. Li substrekadis ke unu el la bazaj fortoj de la Esperanta Civito estas la ekzisto de propra arbitracia instanco, la Kortumo, kie estas koncentrita la justico en kazo de neceso.

Erudito, intelektulo je tre alta rango, Dimitar Haĝiev lasis plurajn artikolojn pri interlingvistiko, lingvistiko, kulturo, literaturo, socia vivo, politiko en diversaj periodaĵoj: “Literatura Foiro” (en kies redakcio li membris ĝis sia forpaso), "Heroldo de Esperanto", "Femina", "Scienco kaj Kulturo", “Bulgara Esperantisto” kaj aliaj.

Kondolencojn al la familianoj esprimas la Konsulo de la Esperanta Civito, la redakcioj de “Literatura Foiro”, "Heroldo de Esperanto", "Femina" kaj sen. Ljubomir Trfonchovski.

[HeKo 417 2-C, 8 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0718 s s 
  Total: 0.0903 s s