Esperanta Civito

Kio estas kuirata en Bjalistoko?

Estimataj!
La 14an de decembro 2009 okazis en Bjalistoko kunsido de la Komitato de Fondumo Zamenhof. Prof. Hanna Konopka, kiu ekde decembro 1995 gvidis unue la Estraron (1995-99) kaj poste la Komitaton (1999-2009) de la fondumo, reprezentante la Universitaton en Bjalistoko, pro sia foriro el la Universitato demisiis el la funkcio de prezidantino de la Komitato.

La nova prezidanto de la Komitato estis elektita la vicrektoro de la Universitato en Bjalistoko, profesoro pri juro, neesperantisto, Dariusz Kijowski.

Prof. Konopka estis rekomendita de la Rektoro de la Supera Lernejo de Publika Administrado al la laboro en la Komitato de Fondumo Zamenhof, sed tio postulas ŝanĝon de la statuto de la fondumo, ĉar en la Komitato nun troviĝas reprezentantoj de (nur) ok organizoj.

La Komitato, en kiu nun laboras Dariusz Kijowski, Elzbieta Karczewska (Bjalistoka E-Societo), Aleksander Sosna (Vicurbestro de Bjalistoko), Dorota Moroz-Mojsiuszko (reprezentanto de la Vojevodo (Regiona Registara Reprezentanto), Barbara Pietrzak (UEA), Roman Dobrzynski (PEA), prof. Duncan Charters (ILEI), ? (mankas TEJO-reprezentanto), decidis senŝarĝigi la Estraron: Jaroslaw Parzyszek-prezidanto, Nina Pietuchowska-sekretario kaj Povilas Jegorovas-membro, kiu estis elektita en 2006.

La Komitato elektis novan Estraron, en kiu estas: Brunetto Casini - prezidanto kaj Nina Pietuchowska - sekretario. Kiel eksestrarano de FZ, delegita la 21an de decembro 1987 kiel la tiama prezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj, mi dankas al ĉiuj, kun kiuj mi kunlaboris dum tiu 22-jara periodo, precipe al la jam forpasintaj: Zbigniew Zdrojewski - kunfondinto de FZ, eksurbestro de Bjalistoko, Michal Dolinski - reprezentanto de PEA, kiu respondecis kiel inĝeniero pri la rekonstruado de la sidejo de FZ ĉe la strato Pikna 3 en Bjalistoko (1993-95) kaj al Kazimierz M. Derkowski - la iniciatinto de Kultura kaj Turisma Informcentro Ludoviko Zamenhof, kiu funkciis dum la jaroj 1997-99. Mi kun estimo rememoras ankaŭ Edward Symoens (ILEI).

Mi dankas ankaŭ al la kunfondintoj de FZ: Jerzy Slezak, Jozef Jaworski, Ewa Siurawska, Roman Dobrzynski eksprezidantoj de FZ: Roman Malinowski, Humphrey Tonkin, Roman Dobrzynski kaj prof. Hanna Konopka, kiu en 1995 revivigis kaj poste, instigante min, vivtenigis la Fondumon Zamenhof. Mi dankas ankaŭ al la ekssekretarioj de la Estraro: Andrzej Zejdler kaj Nina Pietuchowska kaj al la aliaj personoj, kiujn mi aparte ne mencias.

Mi petas pardonon al Osmo Buller, Probal Dasgupta, Barbara Pietrzak kaj aliaj Oficistoj kaj Aktivuloj de UEA, pro la amaraj vortoj post la fermo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kiun mi iniciatis kaj kunorganizis kaj mi pardonpetas la Aliajn, kiujn mi eventuale ofendis aŭ mistraktis.

Mi kredas ke la inaŭgurita, kun ioma mia kontribuo, Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, bone servos ankaŭ por esperantistoj kaj mi deziras al la Esperanto-organizoj, precipe al UEA, TEJO, ILEI, PEA kaj BES, en kiuj mi iam
membris kaj aktivis, ioman evoluon.

Fine mi volas danki publike al miaj du Patrinoj: Jadwiga, kiu min naskis kaj provis, ne aparte sukcese, bone min edukadi, kaj al mia Instruistino kaj Esperanto-Patrino, helpe de kiu mi magistriĝis pri juro -- Teresa Nemere, kaj petas ilian pardonon, pro nerealigo de pluraj Iliaj kaj miaj revoj.

Mi momente forlasas la Movadon, sed mi ne forgesas Esperanton kaj pri Esperanto. Sukcesojn, ne nur al Fondumo Zamenhof!  Dankon al Vi Ĉiuj!

(Jarek Parzyszek)

[HeKo 417 3-A, 9 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0824 s s