Esperanta Civito

Civilserva projekto en Togolando

Civita projekto kunlabore kun la Internacia Civila Servo movas sian unuan paŝon en Togolando, post kvarjara atendo. Temas pri la ordigo kaj modernigo de la areo ĉirkaŭ la lernejo "Institut Zamenhof", kiu apartenas al la paktinta establo TIETo en Lomeo. Oni rimarku la diferencon inter "civita" kaj "civila".

Kiel reprezentanto de Fonduso Pro Esperanto, en ĝia regia funkcio, la Konsulo renkontis ĉi-semajne internacian responsulon de ICS kaj priparolis la detalojn. La definitiva interkonsento pasos inter TIETo kaj la togolanda branĉo de ICS, tra la perado de la Civita banko.

"Estus ideale, se la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, fine de decembro 2010 en Lomeo, povus vidi la finon de la laboroj" komentarias c-ano Giorgio Silfer. "Sed tio pormomente estas nur espero".

Gejunuloj interesataj volontuli en Togolando por ĉi tiu projekto povas kontakti la Fonduson, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 418 8-B, 15 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0546 s s