Esperanta Civito

Naturamikoj estas bonvenaj

Post la staĝo en Agay en februaro 2009, mi decidis partopreni plian staĝon en somero. Mi serĉis informojn ĉe la kulturcentroj en Francio: La Kvinpetalo en Bouresse kaj kastelo Greziljono apud Baugé; sed ili ne sendis al mi informojn en junio (informoj aperis pli malfrue, en julio). Tamen Kultura Centro Esperantista en Svislando tuj proponis al mi partopreni en internacia Naturamika Semajno.

KCE sendis al mi la bildkarton de la naturamika lignodomo (ĝi estas tre bela!) kai la mapon de Grindelvaldo. Fine mi ne povis iri al Grindelvaldo, sed mi partoprenis la intensivan staĝon en Ĉaŭdefono dum tri tagoj, kie instruis d-ro Giorgio Silfer.

Estis tre interese! Estis vere lingva bano! kurso, filmoj, konversacioj dum manĝoj aŭ turismaj promenoj... Tiom ke post unu tago, mi timis iri al la urbocentro, ĉar mi dubis ĉu mi estas kapabla komuniki ankoraŭ en la franca kun lokaj loĝantoj!

KCE estas trankvila kaj trankviliganta mikrokosmo! Mi opinias ke la urbo ne estas tre bela, sed ĝi estas tre interesa, ĉar arkitekto Le Corbusier naskiĝis tie kaj konstruis kelkajn domojn: la domo de siaj gepratroj kaj la "Vilao Turka" ekzemple. Kaj la naturo estas tre bela cirkaŭe, ekzemple en Le saut du Doubs.

(Catherine Maignan)

Vidu la programon de la Naturamika Semajno 2010

[HeKo 419 3-B, 18 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0629 s s 
  Total: 0.1770 s s