Esperanta Civito

Denove alta tensio inter Lomeo kaj Roterdamo

Li promesis firman opozicion en la UEA-komitato la pasintan oktobron; kaj Koffi Gbeglo kutimas plenumi siajn promesojn. Ĉi-foje la problemo ne estas la misuzo de mono fare de la ĝenerala direktoro, sed la efektiva ekzisto de la Afrika Oficejo de UEA en Benino.

La versio de komitatano Gbeglo, kaj liaj proponoj pri AO, ricevis drastan rifuzon kaj de d-ro Renato Corsetti kaj de s-ro Osmo Buller. La romano uzis eĉ ofendajn vortojn, la nordano estis iom pli diplomata.

Laŭ Corsetti, "se temas pri disvastigo de Esperanto, respondo al informpetoj de neesperantistoj kaj sendado de lernomaterialo al petantoj, la nuna Afrika Oficejo en Benino faris en la lastaj ses monatoj multe pli ol la Afrika Oficejo en Togolando faris en ses jaroj kaj je kostoj nekompareble malpli grandaj." Alivorte: kiam la oficejon gvidis Gbeglo en Lomeo, ĝi estis multe malpli efika kaj multe pli kosta.

Tion Gbeglo firme dementas: "La komitato esplorigu la tutan aferon. Tute ne sufiĉas esti for de la ejo por aserti ion ajn, dum la vero estas tute alia. Oni esploru pri la afero en AO en Benino por konstati kio okazas tie. Renato ne estas en Benino kaj tial ne povas montri la veron. Li eĉ ne estas en Afriko. Por scii ion pri la vera situacio, necesas ke oni iru el Afrika oficejo por esplori. Komitatanoj de UEA ekzistas en Afriko. Al ili la komitato povas doni tiun taskon."

Intertempe aperis retbulteno de tiu benina oficejo (sub la respondeco de Jean Codjo, loĝanta en Kanado), kaj Gbeglo kontestis la verecon de ĝia enhavo. Kiam Corsetti defendis Codjon kaj konfirmis la verecon de la bulteno, la tensio kreskis: "Kiu plej kulpas, tiu estas Renato Corsetti, kiu tre bone scias, ke Jean rakontas malveraĵojn, sed li apogas lin. Tio estas krimo. Erari estas home, sed persisti en eraro estas krime. Per tiuj ĉi vortoj mi petas de Renato Corsetti, ke li disponigu la liston de afrikanoj kiuj ricevis materialon de AO en tiuj ĉi lastaj ses monatoj, kiel li tion asertas. Li montru ankaŭ la listojn de la materialo ricevita."

La postulon de Gbeglo tuj reĵetas Osmo Buller, per jura klarigo. Samtempe la ĝenerala direktoro admonas la togolandan komitatanon: "Ĉiu estas libera ridindigi sin je sia propra kosto, sed pli feliĉe estus, se ankaŭ Gbeglo Koffi komencus konduti kun la digno kaj seriozeco, kiun oni rajtas atendi de membro de la Komitato de UEA." Buller ankaŭ aliĝas al la malaprezo de Corsetti pri la laboro de la iama Afrika Oficejo: "La sinteno de la Estraro, de mi kaj de aliaj respondeculoj estas tute sama al AO kiel al ĉiu ajn alia elspezo de UEA: elspezi kiel eble plej multe malpli ol buĝetite kaj tamen atingi la saman aŭ eĉ pli bonan laboran rezulton. Ne laste pro tio, ke AO en Togolando minacis fariĝi senfunda puto el la vidpunkto de kostoj, la tiama Estraro translokis ĝin al Benino. Ekde tiam la kostoj de AO estas plene sub rego." Per tio fakte Roterdamo volus meti la finan punkton al la kritiko pri la financado de sia filio en Afriko.

Efektive neniu komitatano intervenas por aliĝi al la opinio de sia kolego Gbeglo. La sola afrika reaginto, Jean Codjo, kompreneble apogas la respondojn de Corsetti kaj Buller.

La batalo pri la Afrika Oficejo estas afero interna al Universala Esperanto-Asocio, kie unu el la du partioj en la fino estos kompromitita. La punktoj estas du: unue, aŭ mensogas Gbeglo aŭ mensogas Corsetti-Buller-Codjo; due, Corsetti-Buller (ne Codjo) asertas ke ses beninaj monatoj, sen Koffi Gbeglo (kaj lia ĉefa eŭropa kunlaboranto, Hans Bakker), valorus multe pli ol ses jaroj kun Gbeglo (kaj Bakker). En la unua temas pri reciproka akuzo kiu atencas la politikan reputacion de la koncernatoj; en la dua temas pri unuflanka akuzo kiu atencas la profesian reputacion de Gbeglo.

Finfine, el la konfliktoj ene de Universala Esperanto-Asocio ne suferas blankuloj, sed nur la afrika Esperantio.

[HeKo 419 4-A, 19 jan 10]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0551 s s