Esperanta Civito

Pola vizo rifuzita al rusa publicisto

La pola konsulejo en Kaliningrado rifuzis la renovigon de tutjara ŝengena vizo al Aleksander Korĵenkov, rusa ŝtatano, ĉefredaktoro de "La Ondo de Esperanto" kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Konsekvence, s-ro Korĵenkov partoprenos la Januaran Monatfinon de KCE en Svislando nur per skriba kontribuo.

La aliaj prelegontoj, c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer, estas jam en Ĉaŭdefono, kie ili konsultiĝas ankaŭ kun aliaj zamenhofologoj, pri la projektoj de Scienca Instituto Zamenhof, kies diskutlisto ŝajnas unu el la plej altnivelaj en Esperantio, kun elstaraj fakaj kontribuoj kaj nenia insulto.

La prelegaro inkluzivas momenton por prezenti la unuan kajeron de "Homarane", la novan revuon en esperanto pri socio, filozofio, religio, kun la aktoj de la unua Simpozio pri Homaranismo. Ĉeestos la prezidanto de LF-koop (ties eldoninto), c-ano Marc Hiltbrand.

Dum la vespera programo de la Januara Monatfino gastos la Svisa Esperanto-Koruso, sub la gvido de s-ino Elisabeth de Mestral. Dek korusanoj kantos kvarvoĉe kaj prezentos kantojn el diversaj landoj kaj komponistoj, parte tradukitaj de Dominique de Mestral, edzo de la dirigentino. Ŝi "enkondukos ĉiujn pecojn per eta klarigo por faciligi al la publiko la komprenon de la teksto kaj la etoson de la muziko".

Pliaj informoj ĉe KCE aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 420 8-B, 27 jan 10]

Aleksander Korĵenkov petis lingvan korekton:

Mi ne povas esti rusa ŝtatano!!! Mi estas Ruslanda ŝtatano. Rusoj ja estas milionoj da ŝtatanoj en Ruslando, Ukrainio, Kazaĥstano, Usono kaj centmiloj en multaj aliaj landoj. Samtempe en Rulando estas milinonoj da nerusoj (ukrainoj, tataroj, belorusoj, judoj, krtveloj, ĉeĉenoj, baŝkiroj k.a.) kiuj estas ŝtatanoj de Ruslando. Aliflanke, kompreneble, temas ne pri la pola, sed pri Pollanda konsulejo, en kiu plejmulto da kunlaborantoj estas rusaj.

Bonvolu do forigi la nacian apartenon, kaj indiku nur la apartenon ŝtatan en jena maniero:
La ĝenerala konsulejo de Pollando en Kaliningrado rifuzis la renovigon de tutjara ŝengena vizo al Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ŝtatano.

La redakcio
aperigas la peton, sed ne korektas, ĉar la titolo plene kongruas kun la Fundamento de Esperanto.



 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0578 s s