Esperanta Civito

Ĉu ribelo aŭ revolucio en Afriko?


Ĉu ĝi estas ribelo? demandis Ludoviko XVI tuj post la falo de Bastilo. Ne, Via Reĝa Moŝto: ĝi estas revolucio! oni respondis al li. Tiun epizodon ni memoras, legante la mesaĝojn kiuj, de Kongolando al Eburio, de Niĝerio al Burundio, de Togolando al Kamerunio, pli kaj pli laŭte petas, ke Renato Corsetti abdiku je sia rolo super la afrika Esperantio.

Pormomente la tamtamo (kaj la sagoj) trafas nur personon. Sed tiu persono reprezentas Universalan Esperanto-Asocion. Se ne okazos distingo inter UEA kaj Corsetti kiel eble plej baldaŭ, la malamo kontraŭ li turniĝos al malamo kontraŭ UEA, kaj tiam neniu povus prognozi la sekvojn de la okazanta revolucio. Jen la lastaj dokumentoj, el c-anoj Mushoshi Birindwa kaj Prince Henry Oguinye.

* * * * *

Kara amiko Renato, saluton!
Mi bedaŭras pro tio ke ĉiuj afrikanoj malkovris vian malbonan konduton al afrikaj esperantistoj. Sed tamen iuj restis malantaŭ vi, precipe nedecidemuloj kaj timemuloj. Tiuj kiuj pensas ke vi estas UEA mem. Dum ekzistas UEA "morala persono" kaj vi "fizika persono".

Kara Renato, mia koro doloregas kiam vi ekricevas tiajn diversajn mesaĝojn, io kio laŭ mia kredo ne povis okazi antaŭe aŭ venonte. Sed vidu kiom da personoj riproĉas vin. Do vi faru konscian kontrolon kaj ŝanĝu [vin], por via bono kaj la bono de esperanto. Via granda laboro detruiĝis en nia koro, vi ne plu estas en nia koro kiel antaŭe. Vi jam mortis en la koroj de kelkaj afrikaj esperantistoj kaj eŭropanoj. Pro via obstino, vi ne ŝanĝis [vin] kaj vidu la sekvon. La reĝo David ŝanĝis [sin] kiam la profeto Nathan riproĉis lin pro lia misfaro. Sed vi, vi aŭdis nenies voĉon aŭ konsilojn. Vi obstine sekvis vian vojon kiun vi kredis taŭga sed...

Kara Renato kaj afrikaj oficistoj en Benino, mi kaptas tiun ĉi okazon por peti vin ne plu sendi al mi vian paperversian bultenon de afrika komisiono de UEA, ĉar ĝi raportas nur pri la agadoj de afrikaj amikoj de Renato anstataŭ raporti pri afrikaj agadoj. Tiu bulteno estas manipulita de Renato, ĉar kiu kverelas kun Renato, ties agadoj ne estas raportitaj en tiu bulteno.

Kiel mi petis s-ron Renato forigi min el la rundaj-listoj, same mi petas lin ne plu sendi tiun bultenon de afrika komisiono al mi. Kiel li scias, mi ne revenas al mia vorto. Tio estas: li ne insistu. Kiom da fojoj mi raportis al li pri niaj agadoj, sed tio neniam aperas en iliaj bultenoj? kaj afrikaj oficistoj, pri tiuj mi ne eĉ povas diri unu solan vorton, ĉar ili ne scias kien ili iras. Ili trovis postenon sufiĉan por sia vivo. Tiuj same kiel Corsetti neniam dissendis niajn agadraportojn, kvazaŭ nia laboro estus nulo. Tamen ĝi valoras por kiuj rekonas al ni dignon kaj personecon.

Sincere kaj amike, Birindwa Mushosi [Buĵumburo]

Kara Birindwa,

mi ĝojas pri via mesaĝo. Mi ne surpriz[iĝ]as ke Renato [Corsetti] rifuzis respondi al vi kaj al mi. Anstataŭ konfronti la akuzojn li evitas kaj daŭrigas kun siaj kredoj. Li vere estas danĝera persono. Ni ne bezonas lin en Afriko. Lia respondo al Antoine [Kouablan] klarigis liajn sintenojn. Li menciis klare ke, ĉar li varbas por Afriko, ĉar li petas homojn donaci al la movado, ĉar li elspezas tiajn monojn, ne gravas ĉu per sendo de lernolibroj aŭ monetoj al siaj disĉiploj, aŭ invitoj al UK aŭ IJK, li ne foriros el la movado! Sed ni neniigos liajn laborojn. Li estas seniluziiĝinta viro kaj mi ne surpriz[iĝ]as pri tio.

Afrikaj esperantistoj kuniĝu sub AFRIKAN CENTRON ESPERANTISTAN [en Lomeo] kiu respektas la opiniojn de aliaj, petas kunlaborojn, helpas malgraŭ malsufiĉaj monrimedoj kaj kuraĝigas diskutojn kaj komprenemon. Ni ne permesas nin disigi [fare] de homoj kiel li [= Renato]. Ni estas memstaraj kaj sendependaj kaj rajtas decidi kien iri. Ne plu estas sklaveco aŭ koloniismo.

Persone mi ne volas ricevi tiun bultenon, ĝi raportas nenion krom mensogoj de la disĉiploj de Renato.

Prince Henry Oguinye
[prezidanto de la niĝeria landa asocio]

[HeKo 421 7-B, 3 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0813 s s 
  Total: 0.0954 s s