Esperanta Civito

Reciprokaj ultimatoj inter UEA kaj Afriko

La estraro de Universala Esperanto-Asocio por la dua fojo ultimatas kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo. La unuan fojon, en oktobro 2008, temis pri letero de prezidanto Probal Dasgupta, kiu "invitis" al Unuiĝo Togolanda por Esperanto elekti novan komitatanon anstataŭ Gbeglo, deklarita kiel "persona non grata". La respondo de UTE estis vangofrapo al la UEA-estraro, per konfirmo pri Gbeglo en sia posteno.

Nun estas la vico de la ĝenerala sekretario de UEA, s-ino Barbara Pietrzak, kiu informas ke "la estraro [de UEA], kiel la tuto kaj ankaŭ la Centra Oficejo estas kontentaj pri la aktuala laboro de la Afrika Oficejo kaj ĝia volontulo [en Benino]".

Ĝis nun neniu respondis al la proponoj de komitatano Gbeglo (sufiĉus voĉdoni pri ili kaj eventuale malaprobi ilin ĉiujn, por fermi la diskuton), sed Barbara Pietrzak "akre protestas pro la senpripensaj alvokoj dubindigantaj la kompetentojn kaj honestecon de la Elekta Komisiono en la personoj de Renato Corsetti kaj Ileana Schroeder, al kiuj la mandaton konfidis la Komitato. Spite niajn dezirojn UEA-aktivularo de la E-komunumo estas modesta kaj ĉiaj klopodoj senkreditigi sindediĉajn agantojn malfortigas kaj dekumas niajn vicojn".

S-ino Pietrzak finas per la vortoj: "Ne povas do mirigi la protestaj reagoj de kelkaj komitatanoj kaj la decido de la prezidanto [Probal Dasgupta] kiel unu el la administrantoj de la Komitata Listo rilate al la komitatano Gbeglo Koffi, kies intervenoj ne alportas kontribuon al la progresigo de nia movado kaj komunumo". 

La "kelkaj komitatanoj" estas kvar komitataninoj, inter ili la du membroj de la elekta komisiono (Schroeder kaj Harmon): la tria komisionano, eĉ komisionestro estas d-ro Corsetti mem. La "decido de la prezidanto" estas, ke la mesaĝoj de komitatano Gbeglo estu submetataj al preventa parta cenzuro fare de roterdama oficisto.

Ŝajnas ke la reago el Afriko ĉi-foje estas samnivele riposta. Al mesaĝo de la prezidanto de EFEN, kiu akuzis manipuladon "el Eŭropo de unu homo, kiu pro kelkaj dekoj da dolaroj donitaj al afrikanoj [...]" Renato Corsetti respondis: "Vi evidente parolas pri iu alia kaj ne pri mi. Mi ĉefe provas donaci lernolibrojn kaj ne monon." Tuj Koffi Gbeglo replikis al Corsetti: "Se Prince [Henry Oguinye] ne konas, mi konas vin tre bone. Vi pravas, ke vi ne donas monon, sed vi donigas, ĉu ne? Bonvolu akcepti tute simple la decidon de afrikaj esperantistoj, ke vi estu for de la afrika movado. Se iam vi estis utila al ĝi, nun vi estas neutila kaj eĉ malutila al ĝi. Komprenu tion por foriri mem, se ne vi estos forigita" (nia emfazo).

Gbeglo (kaj aliaj) malbonvenaj ĉe UEA, Corsetti (kaj liaj defendantoj) malbonvenaj ĉe la afrika Esperantio. Mankas nur paŝo al la militdeklaro.

La Esperanta Civito ĝis nun ne alprenis pozicion pri la konflikto: nek instige nek defende. Ĝi limiĝis je objektiva informado pri la evoluo de la situacio, pere de sia novaĵagentejo, kaj tio plu okazos, ĉar HeKo ne estas sub cenzura premo, male al la organo de UEA (nerekta cenzuro) kaj la diskutlisto de la UEA-Komitato (preventa cenzuro). Se el la paktintaj establoj en Afriko venos helpopeto, la Kapitulo decidos. Ĝis hodiaŭ tiu helpopeto ne venis. 

[HeKo 422 2-A, 5 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0628 s s