Esperanta Civito

Korĵenkov statistikis pri libroeldonado


Se Kooperativo de Literatura Foiro kaj Universala Esperanto-Asocio gvidas (kiel ĉiam de post multaj jaroj) la klasifikon de la eldonantoj de periodaĵoj en Esperantio, en 2009 la klasifikon de la libroeldonantoj gvidis Monda Asembleo Socia (titolkvanto) kaj Flandra Esperanto-Ligo (paĝokvanto).

Fakte la pasinta jaro estis la plej magra en la jardeko, el produkta vidpunkto: nur 158 (minus 21% kompare kun 2008), malpli ol la antaŭa rekorda 2005 (159 titoloj). Aparte rimarkinda estis la falo ĉe la lernolibroj, dum beletro (precipe la originala) tre bone eltenis.

En 59 libroj estas indikoj pri tradukiteco. Plej multaj tradukoj estas el la germana (16) kaj el la franca (13), kaj nur 3 el la angla, sed la angla lingvo konservas la unuan lokon en la resuma tabelo 1991-2009 (137 libroj) sekvate de la franca (135) kaj la germana (126).

Tio kaj alio legeblas en la statistiko kompilita de Aleksander Korĵenkov.

(signalis: Scienca Instituto Dietterle)

[HeKo 422 4-A, 7 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0638 s s 
  Total: 0.0792 s s