Esperanta Civito

Memore pri Klára Mikola

"Dum mia ĝisnuna vivo inter aliaj mi okupiĝis pri muziko, pri medi-protektado, pri revu-redaktado kaj kompreneble pri Esperanto. Nun mi ankaŭ instruas Esperanton. Mi estas vegetarano."

Tiele, preskaŭ epitafe, Klára Mikola prezentis sin lastatempe. Ŝi mortis, apenaŭ 46-jara, post fatala malsano konstatita nur antaŭ kvar monatoj,  7 februaro 2010 en hospitalo Bajcsy Zsilinszky, Budapeŝto.

Ŝian muzikan aktivecon atestas precipe la kasedo Harmoni' , realigita kun László Garamvölgyi en la fruaj 1990aj. Tamen ŝia plej brila rezulto eble estis lulkanto de Attila József (traduko de Kálmán Kalocsay), por kiu ŝi komponis muzikon. La kanto, kun ŝia propra gitara akompano, konserviĝis en "Esperanta Songazeto" de LF-koop. Ĝia partituro fariĝis unu el la sukcesoj de Nikolin', registrita en la kasedo "Laŭ lula ondo".

La vivo de Klára Mikola ne estis facila: interalie ŝin ĉagrenis la morto de la propra infano. Iom pli trankvilajn jarojn ŝi havis fine de la 1980aj, kiam Hungario trapasis momenton de iel artefarita bonfarto: el tio fontis ankaŭ ŝia mallonga, sed sprose fekunda artsezono.

Al nia lingvo ŝi estis ĉiam ligita, kaj lastatempe ŝi oficis kiel estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.

Ni memoru ŝin kun simpatio. Profunde funebras ŝia kolegino kaj amikino Anjo Amika.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 423 6-B, 11 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0591 s s