Esperanta Civito

La agado de TIETo en 2009

De la naskiĝo de Institut Zamenhof (IZo) ĝis nun preskaŭ la tuta forto de TIETo koncentriĝas al ĝia funkciado. Tamen ne mankas gravaj paŝoj al aliaj agadoj.

La laboroj de TIETo kiel la eduka fako de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) ne estis tre grandaj en 2009 pro la misfunkciado de la sekcioj de la landa asocio. Tamen ĝi povis okazigi kursojn diversgradajn en la jaro. Fine de aŭgusto 2009 okazis kurso por komencantoj kaj por progresantoj. Esperantistoj el diversaj kluboj kaj aliaj ne membroj de E-kluboj partoprenis. Fine de la kurso estis ekzamenoj. Tiuj kursoj okazis en IZo, kie estas E-kurso dum la tuta lerneja jaro.

En IZo estas du niveloj: la elementa kaj la meza. La Esperanta kurso estas disponigita al la gelernantoj de la meza nivelo. Pli ol ducent gelernantoj lernas la lingvon dum normalaj kurshoroj.

Ne forgesindas kelkaj homoj, ĉirkaŭ dek, kiuj vere malrapide sekvas la kurson FEREZ. Iuj lernas perkoresponde, dum la aliaj venas al IZo por ricevi la kursfoliojn, kaj por disponigi siajn taskojn por korektado. 

Okazis redaktado de E-periodaĵo, partopreno en la Togolanda Esperanto-kongreso (TEK) kaj kunlaborado de TIETo kun aliaj E-organizaĵoj.

La periodaĵo OVO aperis sesfoje rete kaj trifoje papere. Ĝi prezentas la laborojn de TIETo kaj ankaŭ de kluboj funkciantaj de UTE. Ĝi en la jaro menciis kursojn en la klubo UVA, KZ (klubo de Zamenhof) kaj ankaŭ klopodojn de unuopuloj por informi pri esperanto. Tia estas la partopreno de esperantistoj membroj de JOTE en elsendo televidstacia. En septembro 2009, la vicprezidanto de JOTE, Dzifa Gbeglo, akompanate de sia fratino Aminda kaj de amikino Chimème Midodji tiel informis pri esperanto el la nacia televidstacio de Togolando.

La 17a TEK ne povus okazi se ne ekzistus TIETo. La tuta laboro organiza okazis en IZo, kaj membroj de TIETo ege kontribuis en tio. La ĝenerala sekretario de UTE, c-ano Apélété Agbolo kaj la vicprezidanto c-ano Kokou Attaglo, laborantoj en IZo, ĉiam interkonsiliĝis kun c-anoj Koffi Doumegno kaj Koffi Gbeglo por prepari la kongreson. Grandan parton financan de la kongreso kovris TIETo. Ankaŭ en la kultura parto ĝi kontribuis, okazigante la plej gravan programeron de la kongreso: la kvizo.

Dum la jaro TIETo rilatis kun la Esperanta Civito kaj kun ILEI. Kun la unua, tra la paktinta partnero KCE, estis klopodoj por plia lernado esperantologia, kaj ankaŭ, tra la paktinta partnero LF-koop, por organizado de internacia E-aranĝo en Togolando. Kadre de la delego ricevita de KCE, TIETo organizis ekzamenojn laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Okazis la ekzamenoj A1, A2, B1 kaj B2 laŭ KEFR.

La kunlaboro kun ILEI temis ĉefe pri la internaciaj ekzamenoj de ILEI [du niveloj] en Togolando.

TIETo tute ne plu intencas organizi nur ĝeneralan informkampanjon, sed uzas E-aranĝon informcele. Tiel rolis la kongresoj naciaj. Ĝia informa laboro okazas ĉiutage en IZo, kie homoj venas por informiĝi pri la lingvo kaj pri ĝia lernado.

Tiuj laboroj de TIETo tute ne povas okazi sen la senlacaj laboroj de ĝia stabo konsistanta el civitanoj B. Mensah Attiogbe-Agbemadon (respondeculo), Koffi Gbeglo (ĝenerala sekretario), Kokou Sagbadjelou (kasisto), Koffi Doumegnon (vicsekretario).

[HeKo 423 9-B, 14 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0727 s s 
  Total: 0.0861 s s