Esperanta Civito

La preferata sporto de certaj finvenkistoj


Tial ke ili ne kapablas atingi la Finan Venkon, kelkaj UEA-anoj dediĉas sin al aparte ŝatata sporto: la linĉado de esperantisto. Ĉi-foje la linĉato nomiĝas Zlatko Tiŝljar, kromnomita Pajo. Ĉu István Ertl estu kromnomita Miĉjo Muso, aŭ prefere Peĉjo Nigra? Li ja havas la ŝnuron en la mano: post li sekvas kelkaj Gufĉjoj, dum onklo Skruĝo ekzorgas, ĉu plia UEA-ano eksiĝos kaj brilaj spesmiloj malkreskos.

Pajo redaktis tekston, laŭ komisio de sia estraro, kiun la estraro aprobis kaj pri kiu la "asembleo" sin esprimis. Pri kia estas la grado de atento ĉe tiu "asembleo de landaj asocioj", bone klarigas la respondo de la prezidanto de unu el ili, aldemandite de germana esperantisto: "Ĉu la estraro de [la landa asocio] povas [...] malhelpi, ke funkciuloj de EEU dissendas politikajn komunikojn, kiuj ne koncernas Esperanton aŭ lingvopolitikon?" Prezidanta respondo: "La [...]-estraro ne povas. Unue ni ne kapablas kaj due ni havas sufiĉajn taskojn, kiuj okupas nin."

Sed István Ertl insistas, kaj tuj levas la demandon ĉe la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: "Kion opinias la estraro pri tiu kruda lezo de la statuta neŭtraleco de landaj asocioj kiun ĵus kulpis EEU?" Kaj intertempe, ĉar li havas libertempan tagon, li dediĉas sin al la preferata sporto, senŝeligante la artikolon (pri kiu responsas ne nur Pajo, sed la tuta EEU-estraro) kun la sama ĝuo kiun pagano provus senhaŭtigante Bartolomeon. Apud li, unu el la Gufĉjoj krias sian "Crucifige!": "Oni devus izole trakti personon de Zlatko, izole de EEU, izole de EU."

Ne estas la unua linĉa kampanjo kiun iniciatas Ertl Stefano. Kaj li kaj "Libera Folio", ekzemple, fieras pri sia atako kontraŭ la Afrika Oficejo, kie laboris Koffi Gbeglo, en oktobro 2005. Danke al ili, relative rapide UEA perdis tutan kontinenton. Ĉu post Afriko, ili deziras perdigi ankaŭ Eŭropon?

S-ro Zlatko Tiŝljar, kiel ĉiu plenkreskulo, havas la rajton diri sian opinion. Se li malpravas, oni kontraŭargumentas, respektante tiun rajton, kiel ekzemple faris c-ano Giorgio Silfer. Se s-ro Tiŝljar (kune kun ges-roj Seán Ó Riain, Jerzy Handzlik, Peter Balaz kaj Flory Witdoeckt) estas juĝenda kaj eventuale ekzekutenda, tion decidos la koncerna statuta instanco, kaj ne la memelektita estro de la sindikato de la forĵetitaj oficistoj, ĉe pendumilo en roterdama postkorto.

[HeKo 424 7-A, 19 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0583 s s