Esperanta Civito

Derks: UEA devus eksigi EEU

Al la Komitato de Universala Esperanto-Asocio

Mi sincere dankas al István Ertl pro la digna kaj klara maniero en kiu li invitis la sekretarion de Eŭropa Esperanto-Unio respondi al liaj [siaj?] plendoj kaj kritikoj. Tiu invito restis ĝis nun sen rezulto.

Ni do devas atendi oficialan reagon de la Estraro de EEU, konsistanta el D-ro Seán Ó Riain, prezidanto, Zlatko Tišljar (Pajo), ĝenerala sekretario, Peter Baláž (Petro), estrarano kaj duon-dungito de EEU, Flory Witdoeckt, kasistino kaj Georgo Handzlik, estrarano.

Dum mia propra funkciado kiel estrarano de EEU antaŭ ses jaroj, mi mem spertis ke pro la anarkio (laŭ la signifo: ne ekzistas efika superrigardado de konduto laŭ reguloj) en la gvidado de EEU dominema persono povas fari laŭ sia prefero. Estas komprenebla, kvankam nepravigebla, ke la prezidanto de GEA tial ne konsideris sia prioritato protesti ĉe la Estraro de EEU.

Alia sciencfilozofa afero meritas nian atenton: Zlatko Tišljar kaj Andreas Künzli havas sociologian aliron al la socio kiu atribuas sentojn, opiniojn kaj rilatojn al popoloj tiomgrade ke ĉiu politika sindestino estas neglektata. Kaj neŭtraleco ne entenas pasiveco[n] antaŭ 'faktoj', veraj aŭ ne-veraj, sed strebado al rilata sinteno kiu malfavoras partiecon.

Se nun EEU, kun sia statuto kaj sia estrada funkciado petus aliĝon al UEA, tiu [tio/ĝi] devus esti malaprobita. Tial mi atentigas pri la Ghenerala Regularo de UEA, kiu preskribas en siaj artikoloj 5 kaj 6:

5 Fakaj asocioj
5.1 Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por faka asocio estas:
(i) ke ĝi estas internacie aktiva asocio laŭorde organizita sub internacia gvidantaro kaj vaste malfermita al civitanoj de ĉiuj landoj, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno, aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso;
(iii) ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj la regularojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj neŭtralecon.
5.2 Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri la plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

6.1 Propono eksigi aliĝintan asocion aŭ individuan membron validas, nur se ĝi estas skribe farita de aliĝinta asocio aŭ minimume dek individuaj membroj, enhavas klarigon pri la motivo kaj estas sendita per registrita poŝto al la Ĝenerala Sekretario kaj al la koncerna asocio aŭ individua membro, kiu rajtas liveri skriban defendon al la Ĝenerala Sekretario ĝis limdato (minimume sesdek tagojn post ricevo de la propono) difinita de la Ĝenerala Sekretario.

Reguloj ne havas valoron, se oni ne pretas validigi ilin. Do eĉ se la Estraro lasus nun pluan averton al aŭ paŝon kontraŭ EEU, mi invitas tiujn individuajn membrojn aŭ aliĝintan asocion, kiuj rekonas sian pretecon -- ne necese la intencon! -- agi laŭ artikolo 6, esprimi tion en ĉi tiu listo aŭ kontakti min en derks.esp@....

Via,
Johan Derks

[HeKo 425 4-A, 21 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0581 s s