Esperanta Civito

La estraro de EEU cedas al Roterdamo


Al la estraro de UEA (kopie al la Komitato), Roterdamo

Gekaraj,

La estraro de EEU dankas la estraron de UEA pro la mesaĝo de 19-a de februaro pri la artikolo en la plej lasta "Eŭropa Bulteno" pri mesaĝo de EEU kadre de publika konsultiĝo de la Eŭropa Komisiono pri la strategio de EU.

Por EEU tre gravas ke plu daŭru niaj tre bonaj rilatoj kun UEA, ĉar unueco estas forto. Pro tio, ni esprimas bedaŭron ke la mesaĝo de la estraro de EEU al la Eŭropa Komisiono malkongruis kun la principoj de politika neŭtraleco, kiun observas UEA kaj devas observi ĝiaj Landaj Asocioj. Tio ne estis la celo de la mesaĝo, sed la estraro de EEU akceptas, pro la diskuto kiun ĝi kaŭzis, ke eblas kompreni ĝin tiel.

La estraro de EEU prenos en konsideron la starpunkton de UEA en ĉiuj venontaj kontaktoj kun la Eŭropa Komisiono.

Zlatko Tiŝljar
Sekretario de EEU
21 februaro 2010

NdlR: malgraŭ la nomo de la sekretario kiel aŭtoro, la mesaĝo estis dissendita de la prezidanto de EEU.

[HeKo 425 6-A, 22 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0493 s s 
  Total: 0.0633 s s