Esperanta Civito

La Kapitulo kreis la financan kanalon

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, ĉe la notario kiu zorgas pri la transformo de fonduso al fondumo Pro Esperanto, ĉar tio estis la ĉefa punkto en la tagordo.

La pritrakto de ĉiu detalo, ĝis la definitiva teksto de la akto, okupis gesenatanojn Silfer, Conde Rey kaj Nilsson dum du horoj. Nun la fondumo estas koncipita kaj, depende de la decido de la Senato, ĝi estos formale akuŝita en aŭgusto 2010. Interalie la Kapitulo, al kiu la leĝo atribuos la povon elekti la fonduman konsilion, provizore indikis la nomojn de c-ano Pierre Berger, sen. Conde Rey kaj sen. Silfer. Ĉi-lasta, kiel konsulo, havas la oficon de prokuristo.

La Kapitulo aŭskultis la raporton de la unua Vickonsulo, Marie-France Conde Rey, pri la misio en Burundio. La Vickonsulo estas entuziasma pri la klimato kaj la pejzaĝo, kiujn ŝi konsideras inter la plej agrablaj en la tuta Afriko, kaj ankaŭ pri la ĝentileco de la lokaj homoj. Nome de la regio, la Konsulo raportis pri la lastatempaj kontaktoj rilate al projekto AmaHoro.

En la tria tagordero, pri la evoluo de Esperantio en 2009/10, la Kapitulo konstatis la ekspansion de la Esperanta Civito en la diversaj sociaj franĝoj, de la homaranoj/zamenhofologoj al la naturamikoj, de la feministoj al la amikoj de Afriko. Samtempe la Kapitulo konstatis la multiĝon de la konfliktoj en kaj ĉirkaŭ UEA kaj SAT: konfliktoj kiuj tute ne dependas de la Esperanta Civito.

Fine de la kunveno, la Kapitulo renkontis senataninon Perla Martinelli, kiu prezentis sian projekton pri starigo de Esperanta Tempobanko. La Kapitulo notis kun intereso la klarigojn, decidante principe apogi la ideon ĉe la Senato, kiam sen. Martinelli kaj aliaj liveros la oficialan rezoluciroponon,

[HeKo 426 4-C, 26 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0587 s s