Esperanta Civito

De kia pupitro venas la prediko!

La direktoro de la portalo "Ĝangalo" Flávio Rebello publike deklaris 26 junio 2006: "Ĉu vere organizaĵo granda, tradicia kaj ampleksa kiel UEA sentas sin premata de 50 personoj, kiuj provas ludi, eĉ se seriozmiene, 'mian lingvon, mian patrion'? Ĉu vere ni, esperantistoj, estas idiotaj personoj, kiuj ripetas ĉiam siajn erarojn? Ĉu ni denove permesu, kiel okazis en la 1920-aj jaroj, ke kelkaj sencerbuloj dividu nian movadon pro klaĉemo, manko de argumentoj, antaŭjuĝoj, potenco-avido (kvazaŭ estas granda afero esti 'gravulo' en nia mikroskopa movado), aĉa ĵurnalismo interna (kaj de HeKo kaj de "Libera Folio" -- ambaŭ incitas siajn respektivajn legantojn leviĝi kontraŭ la alia flanko), kaj internaj disputoj senfinaj?"

La kalumnio de s-ro Rebello kontraŭ HeKo, kaj pli ĝenerale la insultado kontraŭ la personoj de li arbitre statistikitaj (pli ol unu helpanto lia havas la esperantan civitanecon, cetere), estus denuncindaj ĉe tribunalo, se Rebello estus profesia ĵurnalisto. Sed s-ro Rebello estas nek profesiulo nek senpartiulo. Sufiĉas mencii ke:

a) "Ĝangalo" neniam donis la parolon al instancoj de la Esperanta Civito, sed rapidis ekde la unua numero doni spacon al artikolo kontraŭ ĝi.

b) El 305 HeKo-numeroj "Ĝangalo" kopiis nur unu artikolon, eĉ cenzurante ĝian lastan parton, kiu menciis la Civiton.

c) "Ĝangalo" kaj "Libera Folio" havas inter si longe daŭran kverelon: kovarde estas apudigi nian informilon al skandalgazeto; des pli ke HeKo neniam sin esprimis kontraŭ "Ĝangalo".

Antaŭ ol pontifiki, la brazila entreprenisto kaj eĉ akademiano Flávio Rebello bezonus paralele progresi sur almenaŭ tri kampoj: la esperanto-gramatiko, la ĵurnalisma etiko, la travidebleco en la utiligo de alies mono.

La redakcio de HeKo

[HeKo 306 1-C, 13 jul 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0265 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0677 s s