Esperanta Civito

Nova projekto de Scienca Instituto Zamenhof

Ĉu baldaŭ ekzistos virtuala enciklopedieto pri homaranismo? Estas frue por respondi jese. Sed almenaŭ interesan retan sliparon iniciatis c-ano Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, agnoskita de la Senato de la Esperanta Civito.

C-ano Degoul estas kompilanta kvazaŭ vikipedian sliparon pri la gravaj konceptoj en la zamenhofa homaranismo. Ĉiu slipo estas unuope dissendata je semajna kadenco tra la diskutlisto <zamenhof@..>, kiu arigas dudekon da zamenhofologoj, por pliboniga diskuto. Jen la unua specimeno el ĉi tiu "homaropedio":

Amo

1) La vorto havas konotacion idealan, ekzemple en la esprimo "amo al sia nacio" (1906, p.119, l. 19-20).

2) Foje ĝi havas pli precize konotacion religian kaj absolutecan. En la "Preĝo sub verda standardo" (1905), ĝi funkcias kiel alfa kaj omega, ĉar ĝi fontas el Dio kaj konsistigas la homaran celon: "Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero" (p.111 v.3) "amo kaj vero Ekregos sur la tero" (p.112, v. 23-24).

3) Per tiu transcenda dimensio de amo klariĝas la Zamenhofa kredo al ĝia efikeco por unuigi la homaron
"dissaltos la obstinaj baroj / Per la sankta amo disbatitaj" (La Espero, 1890, str. 2, v.7, OV p. 586).

Same klariĝas la paralelaj esprimoj "amo al monoteismo" kaj "amo al la ideo esperantisma" en la Kembriĝa parolado (1907, p. 181 l.18/22), kie disvolviĝas komparo inter la kutimoj "tri fojojn ĉiujare kunvenad(i) en Jerusalemo" kaj "ĉiujare kunven(i) en la ĉefurbo de Esperantujo", ambaŭkaze por "vigligadi en si la amon al la ideo" koncernata.

[HeKo 428 6-C, 12 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0574 s s