Esperanta Civito

Komitatano Z akcelis la rompon kun Afriko

C-ano Koffi Gbeglo reagis al la rasisma artikolo de Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto". Lia reago, en KomACE 40, sukcesis eĉ trapasi la cenzuron de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, danke al ties foresto pro okulmalsano.

C-ano Gbeglo interalie skribis: "Koffi estas sola en sia lukto, sed Renato [Corsetti] kaj Osmo [Buller] havas siajn homojn, ankaŭ kiu atakas s-ron Koffi. Kiam tiu ĉi scias tre bone ke li pravas, li neniam reiras, kia ajn estas la bato al li. Jen Koffi daŭrigas sian laboron, kaj ĝuste tion ĉi UEA-gvidantoj klopodas nun sapei, maskante sin en Komitatano Z por pliafoje bati lin. Homoj estas solidaraj al la kompatinda Koffi."

"Unue reagis la Esperanta Civito, kiu kiel kutime defendas afrikajn esperantistojn pri ĉiuj maljustaĵoj, kiujn oni, kaj precipe UEA-gvidantoj, faras al ili." [nia emfazo]

Post dankoj, en KomACE 40 c-ano Gbeglo tiele filozofas: "Kiu decidas malutili al ni, certe liaj agoj progresigos nin. Tial lin ni tutkore danku kaj petu de Fukro [La Fortego la Universon kreanta kaj reganta] lin beni. Ĉiun ni bezonas kaj neniu povas malutili al ni. Certe iuj havos en la kapo la ideon malutili al ni kaj eĉ tiucele agadas, sed ni rekonu, ke ĉio dependas de Fukro, kaj nur ĝi donas al ni tion, kio estas al ni necesa. Niaj malfeliĉoj estas feliĉoj antaŭ Fukro. Kial do maltrankviliĝi? Karaj geamikoj, ni estu senlime pardonemaj, kaj certe ni atingos nian celon."

La pozitiva fatalismo de la unusola afrikano en la Akademio de Esperanto montras, ke li konscias ke de Eŭropo venadas atakoj, kontraŭ Afriko ĝenerale kaj Gbeglo mem specife. Efektive c-ano Gbeglo ne estas la sola viktimo de tiuj atakoj, kaj estus granda eraro interpreti la degeneron de la rilatoj inter Roterdamo kaj la afrika Esperantio nur aŭ ĉefe kiel personan konflikton inter unu togolandano kaj kelkaj eŭropanoj.

Simple UEA aplikas en Afriko propran strategion, kiu malplaĉas al la afrikanoj, dum la strategio de la Esperanta Civito konvenas al iliaj bezonoj, kvankam la Civito ankoraŭ ne havas tiel grandajn financajn rimedojn kiel UEA (kiuj estus okdek mil eŭroj, konfiskitaj de Roterdamo, laŭ c-ano Gbeglo). La Esperanta Civito responsigas kaj valorigas la homojn surloke, multe pli ol faras UEA.

Ankaŭ la problemoj ligitaj al ACE en Lomeo kaj AO en Benino ne havas personan, sed manaĝeran matricon. Roterdamo ne inklinas al kontinentaj oficejoj kaj kontinentaj organizoj: vidu en septembro 2008 la drastan neon de la UEA-estraro al la propono de Martin Schäffer (tamen Corsetti-dependa kaj lojala antiraŭmisto) kaj aliaj krei Amerikan Oficejon en Meksiko, same kiel la ĵusan rigidiĝon de la estraro de UEA kontraŭ Eŭropa Esperanto-Unio.

Konfrontiĝas du klaraj tendencoj: la desuprisma kaj centralisma de la nuna UEA, la desubisma kaj decentraliza de la Esperanta Civito. Ĉu en Asocio regata de anglofobiaj finvenkistoj eblos ŝanĝo de strategio? Probable ne, ĉar ilin ne inspiras la pensmaniero demokratia kaj federisma kiu karakterizas la raŭmistojn. Vidu la plej lastan pruvon en la rasisma artikolo de Komitatano Z.

[HeKo 428 8-A, 14 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0790 s s