Esperanta Civito

Malavara filo atestas la naturon de sia patro

En la kvara dimanĉo de Karesmo la Evangelio de Sankta Luko raportas pri la parabolo de la malavara filo. Efektive tiu parabolo rakontas pri du filoj kaj ilia komuna patro. Kaj ĝi mirinde paŭsas la sperton de ĉiu infano kun siaj gepatroj: komence, li dependas de ili; poste, li postulas sian aŭtonomecon; fine, se la evoluo estas pozitiva, li alvenas al matura rilato, bazita sur la reciproka agnosko kaj la aŭtenta amo.

En tiuj etapoj, ni povas legi ankaŭ la momentojn de la homa vojo, en ties rilato al Dio. Estas fazo simila al la infaneco: religio vivigita de la bezono, de la dependeco. Iom post iom la homo grandiĝas kaj emancipiĝas, li volas forlasi tiun jugon kaj iĝi libera, plenaĝa, kapabla agi sola kaj mem elekti, eĉ sen Dio. Ĉi tiu delikata fazo povas konduki al ateismo, sed ĝi ankaŭ kaŝas la bezonon malkovri la veran vizaĝon de Dio. Bonŝance Dio estas ĉiam fidela, kaj sekvas nin per sia amo eĉ se ni foriĝas kaj perdiĝas, pardonante niajn erarojn kaj parolante al nia konscienco por revoki nin al Si. 

En la parabolo la du filoj kondutas tute malsame: la pli juna foriras kaj falas pli kaj pli malalten, dum la unua naskito restas en la domo, sed ankaŭ li kun rilato ne matura al la patro; fakte li ne feliĉos pro la reveno de la malavara frato, kontraŭe al la patro: li eĉ ofendiĝos kaj ne volos reveni hejmen. Ambaŭ filoj reprezentas du nematurajn manierojn rilati kun Dio: adoleska ribelo kaj infana obeo. Ambaŭ manieroj ĉesas danke al la sperto de kompato, de pardono, de amo, kiu kondukas al vere matura rilato inter filo kaj patro.

La parabolo bone aplikiĝas al la nuna situacio de la afrika Esperantio, sed kun grava varianto: la filo serĉanta sian sendependecon kaj la filo persistanta en la obeo havas pli ol unu patron. Ili ĉiuj estas adoptaj patroj. Nur unu el ili kapablos demonstri sin aŭtenta. Nome nur unu el ili estas la bona Esperantio. Tion oni vidas jam el la konduto kontraŭ la filoj. Ni esperu kune, ke la afrika Esperantio ne bezonos esti orfa entute, por trovi sian maturecon. Amen.

(Frato Melquíades OFM)

[HeKo 429 2-A, 15 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0607 s s 
  Total: 0.0734 s s