Esperanta Civito

Santos protestas pro la rasismo de Komitatano Z

João José Santos, redaktoro de "La Karavelo", el Portugalio protestas pro la rasisma artikolo de Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto", kies viktimo estas c-ano Koffi Gbeglo. En respondo al Valentin Melnikov, kiu apologias la artikolon, s-ro Santos publike deklaras:

La mokoj de Komitatano Z ŝajnas al mi tre similaj al la mokoj de diskriminaciaj urbanoj kontraŭ la simpleco de la kamparaj aŭ alikulturaj homoj. Mi tre bedaŭras ke, en tiel grava afero, "La Ondo de Esperanto" permesis la publikigadon de anonima teksto tiel ofendema. Komitatano Z mokas persone Koffi-n, kaj tio ne lumigas la aferon. Krome, li konkludas sen prezentado de la afero. Do, lia teksto estas simpla ĉikano.

La aludo de Komitatano Z al la haŭtkoloro de Koffi (kiun mi neniam vidis eĉ en fotoj) kaj al lia vestmaniero montras rasismon flanke de Komitatano Z. Li komparas Koffi-n kun Obama. Ĉu pro la inteligento de ambaŭ? NE. Nur pro tio, ke en la imagpovo de Komitatano Z ambaŭ ili estas similaj, ĉar ambaŭ havas nigran haŭtkoloron. Rasismo! Pura! Plej bedaŭrinde, trista rasismo kaj kondamninda!

Oni prezentas Koffi-n kvazaŭ li estus sovaĝa nigrulo, kiun oni prenus en palacon, kaj poste li montris sian sovaĝecon ne kondutante kiel la majstroj volis. Mi konsilas al Komitatano Z: proksiman fojon prenu simion, ne homon. Tiel eble la urbanoj sukcesos bredi ĝin almenaŭ por malfermi la okulojn dum la kunsidoj. Ĉu Komitatano Z ne kapablas kompreni, ke kio gravas estas ke Koffi estas HOMO, ne nigrulo, el la plej malriĉa kontinento, AFRIKO? Ĉu Komitatano Z nur kapablas vidi en Koffi nigran sovaĝulon kiu kamparane vestiĝas, kiu lernis paroli, sed ne kapablas eŭropisme konduti? Kial? Ĉar Koffi estas nigrulo. Jen la peko!

Laŭ Komitatano Z, "La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ĝi restos lia ankaŭ kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li". Ĉu tio eblas? Ĉu UEA nun rajtus forpreni ion ajn de aliaj homoj? Kio estus UEA se la vortoj de Komitatano Z valorus kiel oficialaj vortoj de UEA? Ĉu iu faŝisma instanco? Ĉu ia "Big Brother" super la civitaneco de la esperantistoj? Kiu ne kapablas agi kiel civilizita homo? Ĉu Koffi aŭ Komitatano Z? 

Komitatano Z vidas la afrikanon kiel dorlotitan infanon, bredendan beston aŭ tamagoĝon, ne kiel normalan homon plenrajtan. Jes, la eraro de Koffi estas ke li ne aplaŭdis, kiam oni ordonis al li aplaŭdi. [Diras Komitatano Z:] "Koffi rifuzis submetiĝi al Osmo Buller" Ho, Koffi! Kia peko! Dancu kiam la eŭropanoj ordonos al vi danci! Kaj kiam vi alproksimiĝos de Eŭropano etendu la manon antaŭen kaj diru: "Vivu la Ĉefo!" 

Amikoj: Mi ne scias, ĉu Koffi kulpas, ĉu UEA kulpas. Sed mi scias, ke Komitatano Z agis rasisme kaj tio estas netolerebla. Kaj mi scias, ke: 1. UEA devas klarigi la aferon; 2. Komitatano Z devas montri guton da kuraĝo, montrante la vizaĝon. En mia lando, neniu jure kulpas ĝis kiam oni pruvas la kulpon. Ĉu en aliaj eŭropaj landoj la juro ne estas tia?

(João José Santos)

[HeKo 429  3-A, 16 mar 10]

 





 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0582 s s