Esperanta Civito

UEA-komitatanoj pri sia rasisma "kolego"

UEA-komitatanoj pli multe interesiĝas pri la "trudvarbado" de sia kolego Koffi Gbeglo, ol pri la rasisma atako de Komitatano Z kontraŭ c-ano Gbeglo mem.

Publike deklaris komitatano James Rezende Pitón el Brazilo: "Mi fakte ne vidas sencon en la distribuado de tiuj (kaj tiaj) bultenoj [de Koffi Gbeglo] tra la Komitata diskutlisto. Tiu "Komitatano Z" evidente ne rilatas, malgraŭ la sprita kromnomo, al niaj laboroj. Mi bedaŭ­ras, ke Gbeglo des pli amplifas la aferon, tiel ke ĝi fariĝas multe pli konata, ne nur de la legantaro de "La Ondo" -- aŭ­ ĉu tio ĝuste estas taŭ­ga pravigo por forlasi UEA-n kaj sin ĵeti al aliaj brakoj? En dek-sep jaroj de retumado, mi trovis kelkajn, kiuj VOLIS malobservi celojn de diskutlistoj por esti forbaritaj kaj vanteme krii, ke oni malpermesas ilian liberan esprimadon..." Do, la rasisma enhavo de la artikolo en "La Ondo de Esperanto" estus malpli grava ol la celo de la UEA-komitata diskutlisto -- fakte ĝi ne interesiĝas pri homaj rajtoj.

La celon de la diskutlisto tuj publike klarigis komitatanino Barbara Pietrzak el Pollando, ĝenerala sekretario de UEA: "Ne temas pri tio, ke la gekolegoj ne estu informitaj, tamen informoj aperu kun konkreta celo, do ne en la formo de kruda anonco. Tiel, ke estu tute klare, ke ekzemple oni volas atentigi pri iu grava paŝo en la landa agado -- se estas io organizita -- post granda labora streĉo. Ke okazis io imitinda aŭ ke temas pri ideo de vasta kunlaboro." Alivorte: afrikanoj komuniku al la diskutlisto nur pri siaj poresperantaj atingoj en Afriko. Estus interese scii pri kiuj poresperantaj atingoj en Luksemburg(i)o iam rakontis komitatano István Ertl, kiu lastatempe postulis la vidpunkton de la estraro de UEA pri artikolo en "Eŭropa Bulteno" -- pri kies disvastigo s-ro Rezende Pitón ne esprimis bedaŭron, kaj pri kies enhavo tuj la ĝenerala sekretario sendis draŝan leteron al Eŭropa Esperanto-Unio (dum el la enhavo de la artikolo en LOdE ŝi ne distanciĝas).

Fine, publike deklaris komitatano Johan Derks el Nederlando: "Mi kontraŭvole ricevadas la mesaĝojn de Gbeglo Koffi, kiuj havas politikan enhavon kaj celas kreskigi la opozicion kontraŭ supozata 'imperialismo' de Osmo Buller kaj Renato Corsetti. Mi estas ja konvinkita ke neniu cenzuro estos aplikata al la mesaĝoj, se ili montras la respekton, kiun ĉiu komitatano meritas. La malgranda grupo de adeptoj, kiun li formis ĉirkaŭ si, parte estas konata kiel kalumniula kaj skismema. Sed ili mistifikas kaj iom ĝenas la normalan evoluon de reciproka lojaleco kiu estas kondiĉa por bone funkcianta organo kiel la Komitato." Nu, ankaŭ Johan Derks praktikas la taktikon de Komitatano Z: por dronigi afrikanojn, nomu ilin rabiaj...

[HeKo 429 4-A, 17 mar 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0541 s s