Esperanta Civito

Ekmaturas la tempo por la "tempobanko"

Fine ekmaturas la tempo por la "tempobanko", unu el la punktoj en la programo de la Verda Listo, jam okaze de la elektoj por la Senato en decembro 2001. Nur hieraŭ tamen, post neformala konsultiĝo kun la Kapitulo la pasintan februaron, sen. Perla Martinelli liveris proponon de rezolucio pri la starigo de nova servo.

Se la Senato aprobos la rezolucion, la Kapitulo ellaboros akton kiu normigas diversajn iniciatojn kadre de la nocio "tempobanko", por tiel starigi konstantan servon, rezervitan al la Esperanta Civito, kiu interalie kunigos la celojn de Pasporta Servo aŭ Amikeca Reto kun la celoj de la iamaj konsuloj (hodiaŭ UEA-delegitoj), laŭ la organiza modelo de la "tempobankoj".

"Pli ol Pasporta ĝi estos pasvorta servo" aludas sen. Martinelli. "Kun la Kapitulo mi esploris la manieron starigi kaj funkciigi ĝin: eĉ ne necesos specifa aktisto, nur unu telematika giĉeto por vendi la ĉeklibretojn". La uzantoj de tempobanko fakte utiligas ĉeklibretojn: oni pagas la servojn per "horĉekoj", ne per orĉekoj.

"Sendube okazos eksperimenta fazo, dum kiu la servon aliros nur la Esperantianoj; sed poste eblos ankaŭ por tiuj kiuj ne havas la esperantan civitanecon" daŭrigas sen. Martinelli, kiu atentigas ke "la tempobanko iel responsas pri la encirkvitigo de nova uzanto, tial necesas agi prudente". Se la iniciato sukcesus, ĝi forte kontribuus al la solidareco interna al la Esperanta Civito.

[HeKo 430 1-C, 21 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0559 s s