Esperanta Civito

Buller evitas akuzon pri milda malversacio

"Se iu respondecas pri tiu prunto, tiu estas mi, kiu estis tiama vicprezidanto [kaj estrarano pri financoj]. Se la komitato en Florenco volas akuzi iun, tiu estas mi. La Ĝenerala Direktoro, kiel oni jam klarigis, neniam farus prunton de tiu sumo sen la konsento de la prezidanto kaj mi, kaj poste de ĉiuj ceteraj estraranoj." Per tiuj ĉi vortoj d-ro Renato Corsetti, nuna prezidanto, publike liberigis s-ron Osmo Buller, tiaman kaj nunan ĝeneralan direktoron, de la akuzo pri milda malversacio, levita en la Komitato de UEA koncerne seninterezan alprunton de pli ol 18.000 eŭroj por la intertempe ĉesinta projekto "Indiĝenaj Dialogoj".

La tiama estrarano kaj nuna komitatano Gbeglo Koffi insistas, same publike: "Tio ĉi ne estas vera. Neniam la iniciatintoj de la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" prezentis peton pri [de]prunto al la estraro de UEA. Eble estis ia interkonsento inter la iniciatintoj de la projekto kaj la tiama ĝenerala direktoro de UEA kaj okazis la prunto. En jura medio oni eĉ parolus pri io kion en la franca oni nomas "abus de confiance", ĉu "konfidekspluato" en esperanto?".

Post la formulado de sia akuzo kontraŭ s-ro Osmo Buller, daŭrigas komitatano Gbeglo: "La vero estas: La estraro simple konstatis, ke oni pruntis monon de UEA al iuj. Estas multaj manieroj por kontroli la veron ĉirkaŭ tiu ĉi afero. Provu kelkajn kaj vi malkovros multon. Vidu kiel Renato [Corsetti] fermas la diskuton, malhelpante respondon al miaj demandoj. En nia movado pli kaj pli klare estas kiun fidi kaj kiun ne. Estas bone tiel."

La senintereza alprunto, kiun la nuna estraro proponas transformi al donaco pro evidenta malsolventeco de la depruntintoj (la okcidenteŭropaj gvidintoj de la projekto, rezidantaj en Nederlando), okazis en junio 2000. Kelkaj UEA-komitatanoj esprimis sian perplekson pri la subteno al projekto kiu, ekzemple, celis "sendi al Nederlando ĉilian indiĝenon el ekstreme etnisma movado por lerni planlingvon, kiun li povus lerni en Ĉilio mem". La estraro respondas, ke la agado ĉe indiĝenaj popoloj estas esenca laŭ la Manifesto de Prago, por la prestiĝo de UEA ĉe UN, ktp. Komitatano el la Tria Mondo replikas, ke unu afero estas helpi indiĝenajn popolojn (kio ĝis nun ne okazis), alia afero estas donaci monon al eŭropanoj sub preteksta projekto.

La lastan vorton diros la Komitato mem en sia Florenca sesio (kie ne ĉeestos Koffi Gbeglo).

[HeKo 306 4-A, 16 jul 06]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0576 s s